Al la enhavo

Mia kredo - Dio estas Mondo

de vedev, 2009-marto-01

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-06 23:22:07

vedev: kio estas *perfekta*?
Unu difino : neplibonigebla. Tio, ol kio neniu pli bona imageblas.

Do certe ne nia mondo!

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-07 06:33:25

Miland:
vedev: kio estas *perfekta*?
Unu difino : neplibonigebla. Tio, ol kio neniu pli bona imageblas.

Do certe ne nia mondo!
Bona por kio? Por vin? Ankaŭ - se Dio estas
ĉiopova - kial ĝi ne povas pliboniĝi? okulumo.gif

Mi scias, vere *perfekte* estas ĉiofukcionala, ĉiopova - povas havi kaj ne havi, fari kaj ne havi, ŝati kaj malŝati - por volo. Perfekto estas absoluta libereco!

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-07 06:47:10

Miland:
vedev: kio estas *perfekta*?
Unu difino : neplibonigebla. Tio, ol kio neniu pli bona imageblas.

Do certe ne nia mondo!
Kaj krom nia mondo vi ne havas alian.

Tuto estas + kaj -. + ne estas perfekta -, kaj - ne estas perfekta +. Kial? Ĉar + kaj - kaj estas nur por nulo. Sed nulo estas
kondiĉa termino.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-07 08:13:34

Permesu al mi esprimi mian admiron pri la altnivela kaj klariga diskuto ĉifadene.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-07 09:30:49

Se Dio povus pliboniĝi, li ne estus perfekta. Tial efektive Dio ne pliboniĝeblas. Ĉi tiu kosmo estas la sola pri kiu ni estas konscia. Tio ne impiicas ke ĝi estas perfekta. Dio certe povas agi kiel la 'animo' de la kosmo, sed kiel kuracisto, ne daŭriganto de malbono.

Vi demandis: 'bona' por kiu? Mi respondas: por ĉiuj homoj.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-07 11:11:25

Miland:Se Dio povus pliboniĝi, li ne estus perfekta. Tial efektive Dio ne pliboniĝeblas. Ĉi tiu kosmo estas la sola pri kiu ni estas konscia. Tio ne impiicas ke ĝi estas perfekta. Dio certe povas agi kiel la 'animo' de la kosmo, sed kiel kuracisto, ne daŭriganto de malbono.

Vi demandis: 'bona' por kiu? Mi respondas: por ĉiuj homoj.
La kosmo estas sola- ĉar tio estas aksiomo kaj vi ne havas ilian. Tuto aestas absolute ĉio, krom de mondo - ne estas nenio (aŭ - ne estas io) . Se io estas - tio estas en tuto.

Bono por ĉiuj homoj? Ne,ne - ne vere. homaro ne estas centro de la tuto mundo - kiel kaj koro ne estas centro de korpo. mondo ne havas centron. Bono por tuto ne nepre bono por homoj kaj male. Tio estas bono por homoj se homoj faris kun kaj por tuto mundo.

Mi diras pleje - homo ne povas vivi sen koro, sed Dio povas - sen homaro, kaj sen ĉia alia io. Tio simila de herbo: ĉia folio necesa, sed ĉia folio ne unua.

Se la homaro mortos, aliaj iros kaj faros funkcion de homaro.

Sed ni estas homoj, kaj vi ne volas morti, ĉu ne? Do - vi devos esti en garmonio kun tuto mondo - kun vera Dio. Nia tasko estas - kompreni nia funkcio en ĝia plano, kaj fari kun Dio, sed ne kotre.

Mi ŝatas bela kanto de granda rusa bardo Boris Grebenŝikov - tio kanto *Sunu apud rivero*.

Traduko de tia kanto:
--
Sunu apud rivero,
Vidu kiel fluas rivero
Ĝin oni ne enretigos, ne enmanigos (ne kaptos per mano)
Ĝi estas sennoma -
Nur gia bordoj havas nomojn
Forgesu via nomon kaj iĝu rivero.
--
Sunu apud herbo,
Vidu kiel kreskas herbo
Ĝi ne scias vorton *amo*
Sed amo de herbo
Ne estas malpli ol via amo.
Forgesu pri vortojn kaj iĝu herbo.
--
Do - tion li kantas,
Sed tio ne necese por ili,
Sed kio bezone por ili - nenio ne scias
Sed li estas fenestro, en tio (fenestro)
Mondo estas belaĵo.
Kaj kiu tie ĉi estas mondo,
Kaj kiu tie ĉi estas fenestro?
--
Do - sunu apud rivero,
Vidu kiel fluas rivero
Ĝi ne scias vorton *amo*
Sed amo de rivero
Ne estas malpli ol via amo.
Akceptu via nomon kaj iĝu rivero.

[url= http://www.youtube.com/watch?v=VWcYTm9moOc]video de tio kanto [/url]

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-07 12:56:10

vedev:La kosmo estas sola- ĉar tio estas aksiomo kaj vi ne havas ilian...homaro ne estas centro de la tuto mundo
Mi ne konsentas kun ambaŭ el tiuj. La soleco de la fizika kosmo estas al mi falsa ideo. Mi kredas ke estas nevidebla mondo ekster la mondo kiun esploris Juri Gagarin ktp.

Homaro estas la reĝoj de la Tero, la reprezentantoj de Dio ĉi tie. La ideo de nia kreado laŭ la 'imago' de Dio spegulas nian apartecon de aliaj vivantaĵoj ĉi tie.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-07 13:59:26

Miland:Homaro estas la reĝoj de la Tero, la reprezentantoj de Dio ĉi tie. La ideo de nia kreado laŭ la 'imago' de Dio spegulas nian apartecon de aliaj vivantaĵoj ĉi tie.
Tio estas tro homcentra... Mi ne konsentas kun tio...

Dio ne kreis la homojn laŭ sia imago, sed la homoj kreis diojn laŭ sia imago... Tial en la religioj kreitaj de la homoj, ili estas la centro kaj la reĝoj de la mondo. Simple, ĉu ne?

Amike,

Daniel.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-07 16:21:51

henma:en la religioj kreitaj de la homoj, ili estas la centro
Mi mem kredas ke neniu profeto povas eskapi la efiko de liaj homaj limoj sur tio, kion li predikas, eĉ kiam li kredas ke ties deveno estas dia.

Sed ĉu vere ĉiuj religioj estas nur kreaĵoj de homoj? La deveno kutime estas mistikaj spertoj de homoj. Ĉu ĉiuj estas frenezaj?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-07 19:02:26

henma:
Dio ne kreis la homojn laŭ sia imago, sed la homoj kreis diojn laŭ sia imago...
Mi tute apogas tiun aserton, kiu bone klarigas la ekeston de tre diversaj dioj. Dioj nur ekzistas en superstiĉa homa cerbo.

Reen al la supro