前往目錄

Franca-parolantoj enskajpaj?

貼文者: Rohan, 2009年3月9日

訊息: 4

語言: Esperanto

Rohan (顯示個人資料) 2009年3月9日上午10:41:03

Saluton.

Mi lernas la francan. Dum solecaj momentoj, mi foje laŭtdiras francajn frazojn, kiel praktiko. Sed kiam mi estas kun iu alia, kiu ankaŭ parolas/lernas paroli la francan, mia lango tordiĝas kaj mi ne plu povas elparoli la sonojn ĝuste, kaj ankaŭ ĉiuj vortoj forviŝiĝas en mia kapo.

Do, pli da streĉa praktiko estas bezonata.

Ĉu iu franco ŝatus voĉbabili kun mi skajpe? Mi parolas la anglan flue, kaj parolas esperanton meznivele.

Bonesperante,
Rohan.

crescence (顯示個人資料) 2009年3月20日下午8:03:08

Rohan:
Ĉu iu franco ŝatus voĉbabili kun mi skajpe?
Saluton,

Kion signifas la vortoj "skajpe" kaj "enskajpaj" ?

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年3月20日下午8:39:16

Rilatas al Skype: www.skype.com okulumo.gif

Ankaŭ mi bezonas praktiki la francan, kaj skajpo certe estas bona lernilo.

Sammondane,
Ĥod

ceigered (顯示個人資料) 2009年3月21日上午3:40:20

Saluton Rohan!

Rodrigoo pravas - Skype estas tre bona lernilo, mi pensas ke estas multaj paĝaroj kiuj donas servojn de skype-lingvo-duado (parado), eble serĉi por ili.

回到上端