Přejít k obsahu

Strangaj kvazaŭ-(pseŭdo-)anglaj vortoj en mia lingvo... kaj en via ?

od uživatele erikano ze dne 20. března 2009

Příspěvky: 22

Jazyk: Esperanto

ceigered (Ukázat profil) 15. dubna 2009 16:58:34

erikano:Jen ALIAJ strangaj "kvazaŭ-anglaj" (sed ne-anglaj) uzataj en la Franc-lando :

- FR : "Planning" ; EN malgajo.gif?) "programme" (Ĉu ne franca vorto ?! ) aŭ "Schedule" ; "EO malgajo.gif?) "Agendo" (kun "planitaj agadoj")...
Mi pensas ke la vorto 'planning' estas gramatike bona en la angla lingvo - teknike 'planning' en la angla lingvo signifas 'planado', ekz. "My planning was good" (Mia planado estis bona).
Sed, en la angla lingvo, ĉar ni estas komikaj pri difinoj de vortoj, ni uzas 'programme' aŭ 'schedule' aŭ 'agenda' anstataŭ aliaj eblaj radikoj kiel "planning" aŭ "plan" (sed, en komunuza uzado, la vorto 'plan'/'plans' estas akceptebla, ekz. "These are my plans for the day" (tioj ĉi estas miaj planoj por la tago).

Estas tre amuza ke la franca vorto 'programme' estas uzata en la angla lingvo sed la angla vorto 'planning' estas uzata en la franca lingvo rido.gif

jchthys (Ukázat profil) 20. dubna 2009 22:08:07

Mi ĵus legis onin diranta pri sia vojaĝo sur la Dover-Calais pramo. Li diris, ke oni anoncis per la laŭtparolilo angle kaj france.

La frazo signifis, «Bonvolu noti, ke la manĝejo nun malfermas.»
En la angla oni diris, “Please note that the buffet is now open.”
En la franca oni diris, « Veuillez noter que le snack-bar est maintenant ouvert. »

Kiel oni diras angle, “Go figure.” Iru kalkuli.

Zpět na začátek