본문으로

Strangaj kvazaŭ-(pseŭdo-)anglaj vortoj en mia lingvo... kaj en via ?

글쓴이: erikano, 2009년 3월 20일

글: 24

언어: Esperanto

Rogir (프로필 보기) 2009년 4월 7일 오후 1:02:23

Fakte, en la Nederlanda kaj certe en la Germana, estas sufiĉe da fakvortoj por preskaŭ ĉiuj uzoj, (eble escepte de komputilscienco) sed la novaj studentoj ne lernas ilin.

erikano (프로필 보기) 2009년 4월 15일 오후 1:46:08

Jen ALIAJ strangaj "kvazaŭ-anglaj" (sed ne-anglaj) uzataj en la Franc-lando :

- FR : "Planning" ; EN malgajo.gif?) "programme" (Ĉu ne franca vorto ?! ) aŭ "Schedule" ; "EO malgajo.gif?) "Agendo" (kun "planitaj agadoj")...

- FR : "Prime" ; EN malgajo.gif?) "Prime time TV show" ; EO malgajo.gif?) " ekvespera televidprogramo"

Ni uzas ankoraŭ multaliajn tiajn absurdvortojn okulumo.gif !!

Kial ?
Eble ĉar la anglalingvo sajnas "branchée" (EO ? : moda, fasona) al multaj amaskomunikilistoj, sed ne multaj parolas ĝin bone ! !

ceigered (프로필 보기) 2009년 4월 15일 오후 4:58:34

erikano:Jen ALIAJ strangaj "kvazaŭ-anglaj" (sed ne-anglaj) uzataj en la Franc-lando :

- FR : "Planning" ; EN malgajo.gif?) "programme" (Ĉu ne franca vorto ?! ) aŭ "Schedule" ; "EO malgajo.gif?) "Agendo" (kun "planitaj agadoj")...
Mi pensas ke la vorto 'planning' estas gramatike bona en la angla lingvo - teknike 'planning' en la angla lingvo signifas 'planado', ekz. "My planning was good" (Mia planado estis bona).
Sed, en la angla lingvo, ĉar ni estas komikaj pri difinoj de vortoj, ni uzas 'programme' aŭ 'schedule' aŭ 'agenda' anstataŭ aliaj eblaj radikoj kiel "planning" aŭ "plan" (sed, en komunuza uzado, la vorto 'plan'/'plans' estas akceptebla, ekz. "These are my plans for the day" (tioj ĉi estas miaj planoj por la tago).

Estas tre amuza ke la franca vorto 'programme' estas uzata en la angla lingvo sed la angla vorto 'planning' estas uzata en la franca lingvo rido.gif

jchthys (프로필 보기) 2009년 4월 20일 오후 10:08:07

Mi ĵus legis onin diranta pri sia vojaĝo sur la Dover-Calais pramo. Li diris, ke oni anoncis per la laŭtparolilo angle kaj france.

La frazo signifis, «Bonvolu noti, ke la manĝejo nun malfermas.»
En la angla oni diris, “Please note that the buffet is now open.”
En la franca oni diris, « Veuillez noter que le snack-bar est maintenant ouvert. »

Kiel oni diras angle, “Go figure.” Iru kalkuli.

다시 위로