去目錄頁

traduki francan esprimon

crescence, 2009年3月22日

讯息: 16

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2009年3月22日下午8:35:53

Kiel traduki la francan esprimon : "en tant que" aŭ "comme" ? Ekzemple :

"Li venas [comme / en tant que] urbestro."

Dankon al tiu, kiu respondas al mi.

Matthieu (显示个人资料) 2009年3月22日下午8:43:46

Mi dirus “kiel”.

le_chaz (显示个人资料) 2009年3月22日下午8:45:23

crescence:Kiel traduki la francan esprimon : "en tant que" aŭ "comme" ? Ekzemple :

"Li venas [comme / en tant que] urbestro."

Dankon al tiu, kiu respondas al mi.
Oni kutime tradukas simple per "kiel".

crescence (显示个人资料) 2009年3月23日上午6:04:36

Dankojn,

La vorto "kiel" ne ŝajnis al mi traduki la subtilan nuancon de la francaj vortoj "comme = en tant que". Sed, se ne estas alia vorto...

Bonan tagon al ĉiuj kaj ankaŭ dankojn pro viaj respondoj.

Dominique (显示个人资料) 2009年3月23日上午6:46:50

crescence:La vorto "kiel" ne ŝajnis al mi traduki la subtilan nuancon de la francaj vortoj "comme = en tant que". Sed, se ne estas alia vorto...

Bonan tagon al ĉiuj kaj ankaŭ dankojn pro viaj respondoj.
La vorto "kiel" havas fakte subtilan nuancon. Oni povas uzi akuzativon aŭ ne. PMEG havas tiun ekzemplon:
[LISTO]
Mi elektis lin kiel prezidanto. Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.
Mi elektis lin kiel prezidanton. Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto fariĝis li, la objekto de la frazo.[/list]

le_chaz (显示个人资料) 2009年3月23日上午9:19:24

crescence:Dankojn,

La vorto "kiel" ne ŝajnis al mi traduki la subtilan nuancon de la francaj vortoj "comme = en tant que". Sed, se ne estas alia vorto...

Bonan tagon al ĉiuj kaj ankaŭ dankojn pro viaj respondoj.
Mi ie legis, ke kelkaj uzas la alternativan esprimon "estante"

"Li venis estante urbestro."

Sed mi konfesas, ke mi neniam renkontis ĝin.

crescence (显示个人资料) 2009年3月23日上午10:21:16

le_chaz:
Mi ie legis, ke kelkaj uzas la alternativan esprimon "estante"
"Li venis estante urbestro."
Sed mi konfesas, ke mi neniam renkontis ĝin.
Kial ne "estanta" ?

le_chaz (显示个人资料) 2009年3月23日上午10:26:29

crescence:
le_chaz:
Mi ie legis, ke kelkaj uzas la alternativan esprimon "estante"
"Li venis estante urbestro."
Sed mi konfesas, ke mi neniam renkontis ĝin.
Kiel ne "estanta" ?
Kial ne "estanta"? Nenial! okulumo.gif
Ambaŭ estas perfekte ĝustaj.

crescence (显示个人资料) 2009年3月23日上午11:36:40

Dominique:
[LISTO]
Mi elektis lin kiel prezidanto. Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.
Mi elektis lin kiel prezidanton. Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto fariĝis li, la objekto de la frazo.[/list]
La analizo estas interesa. Dankon !

crescence (显示个人资料) 2009年3月23日上午11:39:34

le_chaz:
Kial ne "estanta"? Nenial! okulumo.gif
Ambaŭ estas perfekte ĝustaj.
Ĉu ambaŭ estas ĉiam eblaj ?

回到上端