Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?
من rabhiuz, 16 أبريل، 2009
المشاركات: 25
لغة: Esperanto
sinjoro (عرض الملف الشخصي) 26 يوليو، 2010 10:43:23 ص
white knight:Mi legis nur la novan, de Broadribb - estos bone kompari ambaŭ tradukojn, ĉar Vikipedio ne diras pri diferencoj.sinjoro:Per la legado de tiu libro en Esperanto komencis mia amo por ĉi tiu lingvo.BradP:Mi leganta Alico de Mirlando, kaj mi trovas gin pli humora ol la filmo.Alico en Mirlando estas mia plej amata libro, kaj mi ĝojas, ke ĝia Esperanta traduko estas sprita kaj amuza
Cetere ekzistas du Esperanto-tradukoj, la unua estis farita jam en la jaro 1910.
Estas tre amuza kompari ĝin kun la moderna traduko de Daniel Broadribb.
Rigardu: http://eo.wikipedia.org/wiki/La_aventuroj_de_Alici...
36lima (عرض الملف الشخصي) 4 أغسطس، 2010 3:14:15 ص
Iutago, mi legos tiun libron en Esperanto.
Belmiro (عرض الملف الشخصي) 4 أغسطس، 2010 9:48:27 ص
36lima:Mi ne jam havas plej ŝatatan libron en Esperanto. Mi estas komencanto kaj mi ne jam legis iujn librojn en Esperanto. Tamen, mi volas legi La Hobiton en Esperanto. Ĝi estis unu de mia plej ŝatatan libron en la angla lingvo.Tiu estas tre interesa libro – La hobito aŭ tien kaj reen -!
Iutago, mi legos tiun libron en Esperanto.
Tradukis Christopher Gledhill kaj William Auld.
36lima (عرض الملف الشخصي) 7 أغسطس، 2010 1:59:27 ص
Belmiro:Mi ankaŭ pensas tiun. Mi tre interesas vidi kiel la traduko komparas kun la originalo.
Tiu estas tre interesa libro – La hobito aŭ tien kaj reen -!
Tradukis Christopher Gledhill kaj William Auld.
biguglydave (عرض الملف الشخصي) 7 أغسطس، 2010 4:58:20 ص
rabhiuz:Ĝis nun, mia plej ŝatata esperantlinva libro estas la novelaro “Marvirinstrato”, kiu konsistas el 18 noveloj, kiuj tre kaptis mian atenton kaj imagon. La roloj kaj temoj ene ankaŭ tre helpis min plibonigi kaj etendigi mian esperantpovon.
Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?
La novelaro estas origine verkita en Esperanto kaj eldoniĝis en aprilo 2009. Antaŭe, en 2007, la aŭtoro gajnis la unuan premion en la prozo-branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉi tie.
aaronibus62 (عرض الملف الشخصي) 10 أغسطس، 2010 3:49:33 ص

vincas (عرض الملف الشخصي) 10 أغسطس، 2010 1:21:36 م
Kredu min, sinjorino! estas la titolo de originala romano de Cezaro Rossetti. Ĝi troviĝas en la baza legolisto kaj estis eldonata la unuan fojon en 1950, la sama jaro, en kiu Rossetti mortis. Tamen mem verko estis finita en 1949 jaro.
La libro, kiun la aŭtoro dediĉis al sia frato Reto, estas membiografia romano, kiu rakontas pri la vivo kaj laboro kiel eksponisto.
La libron tradukis en la hungaran Sándor Szathmári (Tréfán kívül, 1957).
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kredu_min,_sinjorino!
Hilded (عرض الملف الشخصي) 10 أغسطس، 2010 7:11:50 م
Valer (عرض الملف الشخصي) 12 أغسطس، 2010 7:22:56 م
La urba ŝtono, ege interesa sed pli malfacila.
Kaj libroj de Claude Piron, facilaj kaj lingve bonstilaj.
Sed ankoraŭ kaj ĉiam, "Kredu min sinjorino!". Mi multe ridis legante tiun libron kaj lernis multajn.
Viktoro44 (عرض الملف الشخصي) 14 أغسطس، 2010 9:46:36 ص
Aliflanke, poezie, krom La infana raso, mi ankaŭ rekomendas la libron Poemo de Utnoa de Abel Montagut.