Aller au contenu

Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?

de rabhiuz, 16 avril 2009

Messages : 25

Langue: Esperanto

sinjoro (Voir le profil) 26 juillet 2010 10:43:23

white knight:
sinjoro:
BradP:Mi leganta Alico de Mirlando, kaj mi trovas gin pli humora ol la filmo.
Alico en Mirlando estas mia plej amata libro, kaj mi ĝojas, ke ĝia Esperanta traduko estas sprita kaj amuza rideto.gif
Per la legado de tiu libro en Esperanto komencis mia amo por ĉi tiu lingvo.
Cetere ekzistas du Esperanto-tradukoj, la unua estis farita jam en la jaro 1910.
Estas tre amuza kompari ĝin kun la moderna traduko de Daniel Broadribb.
Rigardu: http://eo.wikipedia.org/wiki/La_aventuroj_de_Alici...
Mi legis nur la novan, de Broadribb - estos bone kompari ambaŭ tradukojn, ĉar Vikipedio ne diras pri diferencoj.

36lima (Voir le profil) 4 août 2010 03:14:15

Mi ne jam havas plej ŝatatan libron en Esperanto. Mi estas komencanto kaj mi ne jam legis iujn librojn en Esperanto. Tamen, mi volas legi La Hobiton en Esperanto. Ĝi estis unu de mia plej ŝatatan libron en la angla lingvo.

Iutago, mi legos tiun libron en Esperanto.

Belmiro (Voir le profil) 4 août 2010 09:48:27

36lima:Mi ne jam havas plej ŝatatan libron en Esperanto. Mi estas komencanto kaj mi ne jam legis iujn librojn en Esperanto. Tamen, mi volas legi La Hobiton en Esperanto. Ĝi estis unu de mia plej ŝatatan libron en la angla lingvo.

Iutago, mi legos tiun libron en Esperanto.
Tiu estas tre interesa libro – La hobito aŭ tien kaj reen -!
Tradukis Christopher Gledhill kaj William Auld.

36lima (Voir le profil) 7 août 2010 01:59:27

Belmiro:

Tiu estas tre interesa libro – La hobito aŭ tien kaj reen -!
Tradukis Christopher Gledhill kaj William Auld.
Mi ankaŭ pensas tiun. Mi tre interesas vidi kiel la traduko komparas kun la originalo.

biguglydave (Voir le profil) 7 août 2010 04:58:20

rabhiuz:
Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj en Esperanto?
Ĝis nun, mia plej ŝatata esperantlinva libro estas la novelaro “Marvirinstrato”, kiu konsistas el 18 noveloj, kiuj tre kaptis mian atenton kaj imagon. La roloj kaj temoj ene ankaŭ tre helpis min plibonigi kaj etendigi mian esperantpovon.

La novelaro estas origine verkita en Esperanto kaj eldoniĝis en aprilo 2009. Antaŭe, en 2007, la aŭtoro gajnis la unuan premion en la prozo-branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉi tie.

aaronibus62 (Voir le profil) 10 août 2010 03:49:33

Ĝis nun, neleginte multajn librojn en la verdstela lingvo, la Zamenhofa esperantigo de la Biblio estas mia plej ŝatata libro en Esperanto, sed, leginte surretan specimenon de Robinsono Kruso, mi opinias, ke ties esperantigita versio iĝus ŝatato pro ĝia bona vortuzo rideto.gif

vincas (Voir le profil) 10 août 2010 13:21:36

Kredu min, sinjorino! (aŭtoro: Cezaro Rossetti)

Kredu min, sinjorino! estas la titolo de originala romano de Cezaro Rossetti. Ĝi troviĝas en la baza legolisto kaj estis eldonata la unuan fojon en 1950, la sama jaro, en kiu Rossetti mortis. Tamen mem verko estis finita en 1949 jaro.

La libro, kiun la aŭtoro dediĉis al sia frato Reto, estas membiografia romano, kiu rakontas pri la vivo kaj laboro kiel eksponisto.

La libron tradukis en la hungaran Sándor Szathmári (Tréfán kívül, 1957).

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kredu_min,_sinjorino!

Hilded (Voir le profil) 10 août 2010 19:11:50

Mi tre ŝatis "La ŝtona urbo" de Anna Löwenstein. Legante, mi kaj ridis kaj ploris multe.

Valer (Voir le profil) 12 août 2010 19:22:56

"Kredu min sinjorino!" mia pli ŝatata libro tutlingve.
La urba ŝtono, ege interesa sed pli malfacila.
Kaj libroj de Claude Piron, facilaj kaj lingve bonstilaj.

Sed ankoraŭ kaj ĉiam, "Kredu min sinjorino!". Mi multe ridis legante tiun libron kaj lernis multajn.

Viktoro44 (Voir le profil) 14 août 2010 09:46:36

Unu el miaj plej ŝatataj esperantaj libroj estas la romano Vojaĝo al Kazohinio fare de Sándor Szathmári.

Aliflanke, poezie, krom La infana raso, mi ankaŭ rekomendas la libron Poemo de Utnoa de Abel Montagut.

Retour au début