前往目錄

pri politiko

貼文者: tarpali, 2009年4月18日

訊息: 7

語言: Esperanto

tarpali (顯示個人資料) 2009年4月18日上午5:35:09

ĉu eblas diskuti pri politiko ankaŭ esperante /< ke neniu kolerigos/?

AlfRoland (顯示個人資料) 2009年4月18日上午6:33:19

Se vi nepre volas eviti kolerigi iun, vi NENION diskutu. Do bonvolu diskuti ankaŭ politikon!

Rogir (顯示個人資料) 2009年4月18日下午6:25:04

Laŭ mi eblas kiam oni parolas nur kun samopiniuloj, aŭ kun nur ĝentilaj homoj. Sed ĉi tiu estas retforumo, kun uloj el la tuta mondo.

AlfRoland (顯示個人資料) 2009年4月18日下午7:15:56

Mi pensis ke ni ne timu kolerigi iun. Verkisto (eble sveda) skribis: "Se mi priskribas kudrilon, almenaŭ iu unuokululo sentas sin trafita". Kompreneble oni evitu ofendi alian personon, sed ideoj kaj opinioj oni rajtas kritiki laŭ mi.

Mi mem estis antaŭ nelonge involvita en akra diskuto pri religio. Certe ne ĉiuj ŝatis miajn opiniojn kaj inverse.

erikano (顯示個人資料) 2009年4月18日下午9:37:45

PAroli pri Politiko ??

JES, NI POVAS !!

Esperanto estas ja intelekta ludo... Sed, plie, Esperanto estas ankaŭ POLITIKA ludo !okulumo.gif

erikano (顯示個人資料) 2009年4月18日下午9:54:38

...Samteme :

Ĉu vi konas "politikajn" retejejojn, esperante skribitajn ?

Mi jam konas la jenajn :

- http://eo.mondediplo.com/

- http://eo.ekopedia.org

(Tiu lasta ne vere temas pri "politiko", sed pri "ekologio". Tial ke mi estas plivole "ekologiisto" - en politika senco -, mi konsideras ĝin iom "politika" okulumo.gif .)

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年4月20日上午5:44:58

Certe, ni rajtas. Kaj ĉiam kiam iu ajn provas forigi ĉi tiun bazan rajton nian, ni tuj evikciu ĝin. rideto.gif

Kaj dankon pro la ligiloj, Erikano, ĉefe pro la dua! Ĝi estas mirinda!
Kaj, jes, miopinie, aktuale, pli grava (kaj pli politika) agado estas diskuti la klimatan ŝanĝiĝon. Tial mi ekverkis blogon pri tio, kiu scivolas pri la temo, bonvolu nepre komenti miajn blogerojn. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

回到上端