المشاركات: 36
لغة: Esperanto
crescence (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 3:03:27 م
MarCin83:En la pola:Dankon
Pokazać wiadomości z forum
Napisać wiadomość
“Pokazać” kaj “Napisać” en tiu ĉi kazo estas infinitivo, sed en la pola oni emas uzi imperativon anstataŭ infinitivon, do pli bone estas:
Pokaż wiadomości z forum
Napisz wiadomość
crescence (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 3:06:38 م
novatago:[ La signifo por url=http://reta-vortaro.de/revo/art/afiŝ.html#afiŝ.0i]afiŝi[/url] estas sendi mesaĝon al forumo.Mi ne opinias, ke la vorto "afiŝi" signifas "sendi". Ĉu mi eraras ?
Miland (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 4:44:25 م
MikeDee (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 4:59:51 م
[url=http://www.reta-vortaro.de/revo/art/afiŝ.html#afiŝ.0i]http://www.reta-vortaro.de/revo/art/afiŝ.html#a...[/url]
sed, kiam vi skribas "sendi" estas tiu ankaŭ ĝusta
crescence (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 7:17:02 م
Mi kontrolos kaj korektos la tradukojn de la forumo de mia retpaĝaro, kiam mi havos iom da tempo.
MikeDee (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 7:29:11 م
Afiŝi: Sendi afiŝon en komputilretan forumon = "Posten"
Sendi: iu alsendi afiŝon = "Senden"
novatago (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 7:34:39 م
Miland:Miaopinie, afiŝi signifas montri. Sendi mesaĝon al forumo kondutas al tiu celo.Ne estas tiel en la kunteksto, kiun celas crescence (aŭ kiun mi komprenas). Afiŝi signifas "sendi afiŝon (mesaĝon) al forumon" (ne simple "sendi"). Sed laŭ mia kompreno crescence celas diri: "iri al la paĝo, kiu havas la liston kun mesaĝoj, kiujn la forumo jam ricevis por legi/vidi ilin". Do, tio ne rilatas al sendi ion.
Ĝis, Novatago.
Miland (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 7:51:42 م
novatago:Afiŝi signifas "sendi afiŝon (mesaĝon) al forumon"Mi faras distingon inter sendi ion kaj vidigi ĝin. Afiŝo ne estas sendita mesaĝo mem, sed videbla montro de io. Tial mi volis diri ke sendi mesaĝon - kompreneble al neniu krom la forumo - rezultigas la vidigon de ĝi, la "afiŝo".
crescence (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 8:23:26 م
novatago:Sed laŭ mia kompreno crescence celas diri: "iri al la paĝo, kiu havas la liston kun mesaĝoj, kiujn la forumo jam ricevis por legi/vidi ilin". Do, tio ne rilatas al sendi ion.Efektive, mi volas diri tiel. Vi bone tradukis mian penson.
Simieto (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2009 9:09:58 م
crescence:En komputilreta forumo aŭ dissendolisto, mesaĝo sendenda al ĉiuj ties abonantoj; afiŝo estas speco de publika letero (artikolo), kontraste al privataj, persone adresitaj retleteroj. (http://www.reta-vortaro.de/revo/)
1. Legi la mesaĝojn de la forumo. (ne la afiŝojn)
2. Skribi mesaĝon.
Dankon