Ku rupapuro rw'ibirimwo

komencis aŭ komenciĝis

ca, kivuye

Ubutumwa 37

ururimi: Esperanto

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2009 19:55:41

Senegaùlo:Estu kiel vi deziras...
Tamen, ĉu "Komenciĝi" ne signifu "iĝi komenco" ?!...shoko.gif

Almenaŭ permesu ke mi rezignu pri Esperanto.
Ni eĉ permesos ke vi rezignu pri Lernu! sal.gif

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2009 08:03:19

Senegaùlo:

Bone amuziĝu kun via pinokja lingvo dum mi zorgos pri pli seriozaj aferoj... sal.gif
Tion mi rigardas kiel promeson. Mi do deziras al vi prosperon pri viaj seriozaj aferoj.

Adiaŭ!

le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2009 14:48:56

AlfRoland:

Tion mi rigardas kiel promeson. Mi do deziras al vi prosperon pri viaj seriozaj aferoj.

Adiaŭ!
Mi aliĝas al via adiaŭo! Mi lacas pri harfenduloj kaj teoriumistoj.

richardhall (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2009 14:57:07

"Harfendulo" estas nova vorto al mi. Har - fend - ulo, ĉu ne? Bonega vorto!

bbc (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2009 17:46:14

victornino
Grandan aferon vi faris, grandan kaĉon vi kuiris. ridulo.gif

Senegaùlo
Pri senutileco de transitiveco.

Mi manĝos vin. Aŭ manĝigos vin. Mi ne scias, mi ne certas.

victornino (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2009 19:48:46

bbc:victornino
Grandan aferon vi faris, grandan kaĉon vi kuiris. ridulo.gif

Senegaùlo
Pri senutileco de transitiveco.

Mi manĝos vin. Aŭ manĝigos vin. Mi ne scias, mi ne certas.
Mi nur povas legi atente tiun kaĉon dume pensas: "iam, stontece mi ankaŭ koleros palorante pri gravaj esperantaj aferoj" Fortune aŭ ne, ankoraŭ mi estas komencinto sal.gif

Finfine mi devus studi multe pli la verbojn

Cimerman (Kwerekana umwidondoro) 6 Ruheshi 2009 18:39:25

Se vi ne timas, tiam vi certe sukcesos ĉe via studado de la lingvo.
Min surprizis, ke ĉi tie aperis iu, kiu asertas, ke Esperanto estas malfacilega! Kvankam ĝi havas kelkajn mankojn, tamen la avantaĝoj plimultas. Elpensi novan lingvon estis grandioza laboro! Tial mi prefere uzos Zamenhofan lingvon ol konstrui la novan, kiu eble estus pli facila. Tamen se ĝi forigos transitivecon, tiam la lingo fariĝos malpli perfekta, malpli komprenebla.

bbc (Kwerekana umwidondoro) 6 Ruheshi 2009 19:39:43

Senegaùlo
Ne parolu anstatuax ĉiuj.
Eo havas bonan transitivecon. Eble ĝi ne estas tre regula, sed ĝi estas komprenebla kaj maksimume simpla kaj mallonga por parolado.
Mi ne vidas rezonon, kial mi DEVAS uzi -ig kaj -iĝ ĉiam. Ĉi tio estas ne oportune kaj tro longe(jes, jes longe). Do via varianto de havanta transitivecon lingvo estas tro odiciala kaj sen transitivecon - tro primitiva kaj malriĉa pro malsufiĉa pro fleksebleco de pens-esprimo.

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 6 Ruheshi 2009 19:42:18

Senegaùlo:
Ĉu la pli seriozaj aferoj jam elĉerpiĝis?

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruheshi 2009 07:56:07

Senegaùlo:Almenaŭ permesu ke mi rezignu pri Esperanto.
.............................
Bone amuziĝu kun via pinokja lingvo dum mi zorgos pri pli seriozaj aferoj..
Ĉu ne plu tiuj viaj diraĵoj validas? Vi ne ŝatas Esperanton, kial vi do okupiĝu pri ĝi? Vi ja havas pli seriozajn aferojn prizorgi, ĉu ne?

Subira ku ntango