Vorto pri chesigi la Vorto pri ĉesigi ekonomian kreskadon...
od muriel_de_liege, 21 czerwca 2009
Wpisy: 10
Język: Esperanto
muriel_de_liege (Pokaż profil) 21 czerwca 2009, 09:57:52
Mi serĉas vorton por paroli pri virino, kiu kredas ke oni devas ĉesigi la ekonomian kreskadon.
Ĉu vi scias kiu vorto uzi por tio?
Dankon al vi
Amike,
Nurja
horsto (Pokaż profil) 21 czerwca 2009, 10:21:31
Sed mi opinias ke la problemo de la ekonomia sistemo estas, ke ĝi nepre bezonas kreskadon, pro la interezoj. Se ne plu estas kreskado tiam la sistemo kraŝas.
Se vi ne plu volas kreskadon, tiam necesas ŝanĝi la sistemon.
muriel_de_liege (Pokaż profil) 21 czerwca 2009, 10:28:12
horsto:la problemo de la ekonomia sistemo estas, ke ĝi nepre bezonas kreskadon, pro la interezoj. Se ne plu estas kreskado tiam la sistemo kraŝas.Efektive. La tero ne estas senfina. Do ne eblas ĉiam kreski. La nuna ekonomia sistemo bezonas kreskadon. Ni jam tro uzas la Teron. Do ni devas ŝanĝi la sistemon. (Tio estas nur mia opinio, eble ne la vero)
Se vi ne plu volas kreskadon, tiam necesas ŝanĝi la sistemon.
diogotux (Pokaż profil) 13 lipca 2009, 20:10:10
muriel_de_liege:ĉu naturistino?
Mi serĉas vorton por paroli pri virino, kiu kredas ke oni devas ĉesigi la ekonomian kreskadon.
Ĉu vi scias kiun vorton uzi por tio?
naturema
kontraŭcivilizaciprogresismanino
Mi ne komprenis kial diri per nur unu vorto, tamen naturemino, kaj vortoj kun radik NATUR ŝajnas al mi bona opcio.
horsto (Pokaż profil) 15 lipca 2009, 19:26:02
diogotu'x:Ĉu nur amantoj de la naturo estas kontraŭuloj de ekonomia kreskado?
ĉu naturistino?
naturema
kontraŭcivilizaciprogresismanino
Mi ne komprenis kial diri per nur unu vorto, tamen naturemino, kaj vortoj kun radik NATUR ŝajnas al mi bona opcio.
Citronujo (Pokaż profil) 16 lipca 2009, 08:05:01
Sed tamen, mi demandas min cŭ vi ne devu prefere uzi la vorto, kiun oni trovas en [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Daŭripova_nekresko]Vikipedio[/url] : Daŭripova nekreskistino (aŭ nekreskostino ?)
(Nu, estas problemo kun mia legilo , do serĉu tion en Vikipedio...)
muriel_de_liege (Pokaż profil) 16 lipca 2009, 08:50:37
Citronujo:Por mi kaj la vorto, kion vi serĉas, estas la plej logika: Kontraŭkreskadostino (aŭ kontraŭkreskadistino eble ?)Jes, tio estas bona vorto sed tre longe, ĉu ne?
Citronujo:Sed tamen, mi demandas min cŭ vi ne devu prefere uzi la vorto, kiun oni trovas en Vikipedio Daŭripova nekreskistino[/b] (aŭ nekreskostino ?)Eble. Sed "ne" estas malpli forta ol "kontraŭ" aŭ "mal"...
Dankon al vi
Citronujo (Pokaż profil) 16 lipca 2009, 09:27:43
muriel_de_liege:sed kontraŭkrestostino estas ebla ankaŭ, ĉar kresko kaj kreskado estas pli aŭ malpli sama (sed eble kun la ideo kie "kreskado" indikas kresko kio estas pli daŭra ol la "kresko" :
Jes, tio estas bona vorto sed tre longe, ĉu ne?
Tio estas ekzakte tio kion vi ne volas diri kun tiu vorto, mi pensas: Tio estas nur mia opinio... ).
Iel ĝi estas longa sed vi havas multaj ideoj en nur unu vorto. Ĝi estas impona laŭ mi
Eble. Sed "ne" estas malpli forta ol "kontraŭ" aŭ "mal"...Vi pravas. Estis nur por havi la legilon de Vikipedio kio ofte esta la referenco... Sed eblas fari pli bone !
diogotux (Pokaż profil) 16 lipca 2009, 23:17:14
horsto:Ĉu nur amantoj de la naturo estas kontraŭuloj de ekonomia kreskado?Faligu surteren la ŝtonojn el viaj manoj, mi ne diris tion.
Ĉu Kontraŭkreskadostino = kontraŭkreskadistino?
kontraŭkrestostino --} kontraŭ.krest.ost.ino, ĉu korekte? Ne kompreninte... Kiel kresto kaj osto rilatas al tio?
le_chaz (Pokaż profil) 19 lipca 2009, 17:46:35