본문으로

Ĉu vi povas kompreni strangaj aŭ fremdaj akĉentoj de Esperanto?

글쓴이: ceigered, 2009년 6월 28일

글: 23

언어: Esperanto

Ironchef (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오후 9:02:28

Fakte, mi ne ĝenerale havas problemon kompreni iun ajn, sed mi devas mencii ke la viro kiu prezentas la podkaston "Varsovia Vento" (lian nomon mi ne scias), havas treege fortan profundan voĉon kiun mi ne ĉiam komprenas. Iam li parolas tiom mallaŭte ke mi preskaŭ ne aŭdas lin. Tiam iam li parolas tre laŭte sed rapide...

Ĉu aliaj ankaŭ havas ĉi tion problemon?

jchthys (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오후 9:18:02

Polskie Radio mi nun ne aŭskultas, ĉar la boneco de la sono ne estas bona, kaj la pollingvanoj uzas la glotan halton tro ofte, anstataŭ uzante sensencajn silabojn aŭ plilongigante la vokalon. Ekzemple anstataŭ “Kajjjj… ni havas por vi unuuu…” ili diras “Kajʔ… ni havas por vi unuʔ…”

Cylelia (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오후 9:44:30

Mi lernas Esperanton ekde unu monato kaj mi havas problemon pri la prononcado de la letero "r". Mi prononcas franca "r", mi malfacile rulas la "r".
Ĉu aliaj francoj havas tion problemon ?
Ĉu esperantistoj komprenas la franca akcenton ?

Matthieu (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오후 9:49:05

Ankaŭ multaj francoj elparolas la R kiel francan R. Sed mi elparolas ĝin kiel hispane (kiu ne estas vibra R).
Mi povas iomete elparoli vibran R, sed tio povas esti malfacila, depende de la ĉirkaŭaj literoj. (Ekzemple, “are” ne estas tro malfacila por mi, sed “iro” ne.)

Rodrigoo (프로필 보기) 2009년 7월 2일 오후 7:51:58

Pasintjare, mi estis en plaĝo kun franca kaj germana esperantistoj. Post horoj mi memoris ke ni nature parolis, kaj uzante esperanton.
Mi rimarkis ke kaj la francaj kaj la germanaj havas malsimilan R, sed en esperanto nur gravas ke la prononco ne alproksimiĝu de alia (R ne povas soni kiel H, ktp), tiel eĉ se vi ne havas "perfektan" prononcon, ankoraŭ eblas komprenigi.

Sammondane,
Ĥod

ceigered (프로필 보기) 2009년 7월 5일 오전 6:36:09

Unue: Dankon ĉiuj por viaj respondoj! La interparolado estas tre interesa!

Mi pensas ke por multaj geaustralianoj la elparolo de "r" povas esti malfacila, kiam la 'r' estas malantaŭ vokaloj, ĉar ni ne havas "rhotic r" ('r' kiu estas inter la antaŭa vokaloj kaj la malantaŭa konsonanto). Tial mi aŭdis MULTAJN aŭstraliajn esperantistojn kiu elparolas vortoj kiel "ĉar" kiel "ĉaa", kaj "termino" kiel "teamino", kaj "vorto" kiel "vooto" aŭ "voato". Kaj "tr" en la angla lingvo estas kiel "ĉr". La rezultato estas bela, sed malfacila por kompreni se oni ne aŭdas tiun akĉenton ofte malgajo.gif
Sed, eĉ mi havas la 'fina r' trajton en mia elparolo - iam mi elparolas kiel tiu ĉi ekzemplo:
"Mi estas intea la domo kaj ĝadeno poa hodiaŭ"
(Mi estas inter la domo kaj ĝardeno por hodiaŭ)
Sed tiu prononco estas nur kiam mi ne pensas pri kion mi parolas okulumo.gif.

crescence (프로필 보기) 2009년 7월 5일 오전 7:01:03

Kial multaj geesperantistoj ne prononcas korekte la lingvon ? Ĉu ĉar ili ne scias la prononcadon ? Ĉu ĉar estas malfacile ? Ĉu ĉar ili estas mallaboremaj ? Ĉu ĉar ili fajfas pri tio, ĉar ili estas komprenataj de la gehomoj de siaj nacioj ?

antoniomoya (프로필 보기) 2009년 7월 5일 오전 7:08:15

crescence: Ĉu ĉar ili fajfas pri tio, ĉar ili estas komprenataj de la gehomoj de siaj nacioj ?
"gehomoj"???

crescence (프로필 보기) 2009년 7월 5일 오전 9:20:39

antoniomoya:
"gehomoj"???
Efektive, la vorto ne estas. Ankoraŭ escepto en la lingvo sen esceptoj !

Matthieu (프로필 보기) 2009년 7월 5일 오전 9:40:00

Ne, tio ne estas escepto: "homoj" estas viroj, virinoj, infanoj, ktp. Jam temas pri ambaŭ seksoj, do aldoni "ge-" estas neutile ĉi-okaze.

다시 위로