Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2013-novembro-12 10:50:23

fstphane:Kiam estas la tago de Alzheimer-malsano?
la plej bona malsano estas sklerozo: nenio doloras kaj ĉiumatene estas multege da novaĵoj

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-12 16:26:03

Terurĉjo:
fstphane:Kiam estas la tago de Alzheimer-malsano?
la plej bona malsano estas sklerozo: nenio doloras kaj ĉiumatene estas multege da novaĵoj
Kaj la malsanuloj estas la plej feliĉaj homoj, ĉar ili havas ĉion, kion ili rememoras.

vincas (Montri la profilon) 2013-decembro-20 13:37:24

- Mi havas lernanton kiu ne komprenas la gramatikan diferencon inter "mi" kaj "vi".
- Kara kolego! Tio tute ne estas grava problemo. Mi havas lernanton, kiu ne komprenas la juran diferencon inter "mia" kaj "via".

vincas (Montri la profilon) 2013-decembro-20 13:38:03

EN LA PARLAMENTO
---------------------------------
- Mi petas, mi petas! Sinjoro! Vi senĉese insultas kaj ofendas!
- Sed sinjoro prezidanto! Mi tute ne ofendas. Mi nur ĝentile kaj per eŭropa tono pruvas al tiu porko, ke li estas idioto.

vincas (Montri la profilon) 2013-decembro-20 13:39:57

LOGIKO
-------------
Du policistoj renkontiĝas. Unu el ili portas dikan libron.
- Kia libro ĝi estas, amiko? - demandas la unua.
- Ĝi estas libro pri la logiko.
- Kio estas logiko?
- Mi klarigas al vi tion per ekzemplo. Ĉu vi havas akvarion?
- Jes.
- Do. Se vi havas akvarion, vi ŝatas la naturon. Se vi ŝatas la naturon, vi ŝatas ankaŭ la florojn. Se vi ŝatas la florojn, vi verŝajne volonte donacas bukedon al bela virino. Se vi donacas bukedon al bela virino, vi certe ne estas gejo. Tio estas logiko.
- Ho mi tre deziras lerni logikon! Donu al mi tiun libron.
Li ricevis la libron, kaj renkontas alian policiston. Tiu demandas:
- Kia libro ĝi estas?
- Ĝi estas libro pri la logiko.
- Kio estas logiko?
- Mi klarigas al vi tion per ekzemplo. Ĉu vi havas akvarion?
- Ne.
- Do, tiuokaze vi estas gejo.

maratonisto (Montri la profilon) 2013-decembro-20 14:25:02

- Kion ni donacos al nia amiko okaze de naskiĝtago?
- Ni donacu belan libron.
- Ne, libron li jam havas.

vincas (Montri la profilon) 2013-decembro-22 21:01:29

MATEMATIKISTO
------------------------
Bienulon vizitis fama matematikisto. La riĉulo por fanfaroni pri sia granda ŝafaro montris ĝin al la scienculo.
Ĉu vi povus kalkuli, kiom da bestoj estas en tiu ŝafaro?
La matematikisto prenis skribilon kaj paperon, kelkajn minutojn kalkuladis, poste deklaris:
En la ŝafaro troviĝas 2534 ŝafoj.
Mirinde! Kiel vi sukcesis tion kalkuli tiel precize?
– La afero estas tre simpla. Mi nur dividis la nombron de la bestopiedoj per kvar.

AdinanCenci (Montri la profilon) 2013-decembro-29 14:18:31

du bahianoj (anoj de Bahio, Brazilo) estis sidanta sub arba ombro kiam la vento alportis centmonbileto antaŭe ili.

ili rigardi unu al alia dum momento

kiam unu el ili diris:
-se la vento ŝangi ĝi estus bonega
-jes, diris la alia

hahahaha

Bahianoj estas rigardinta kiel dormema en Brazilo. Sed ĝi estas tute malvera.
Bahianoj estas laborema ridulo.gif

maratonisto (Montri la profilon) 2014-januaro-18 17:42:00

Du geedzaj paroj babilas.

- Kion vi faris en Novjara Nokto?
- Ni drinkis unu ĉampanon meznokte, ĉirkaŭbrakiĝis kaj poste kantis la Himnon.
- Ni drinkis unu ĉampanon meznokte, ĉirkaŭbrakiĝis kaj poste faris sekson.
- Sekson?
- Jes, ĉar ni ne scipovas kanti.

Reen al la supro