إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Anekdotoj

من MikhailMarkeyev, 1 يوليو، 2009

المشاركات: 835

لغة: Esperanto

Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 27 فبراير، 2020 9:07:08 م

تم إخفاء الرسالة.

KatjaMcFlores (عرض الملف الشخصي) 29 فبراير، 2020 10:59:03 ص

Aŭtentika ukrajna anekdoto.
Eta klarigo: москаль/moskal/moskalo — moknomo de la rusoj.
==========
На Україні батько каже синові:
— Іване, пора тобі женитися.
— На кому?
— Та хоч би на Марії.
— Не подобається мені Марія.
— То на Галі.
— І Галя мені не подобаєься.
— То хто ж тобі подобається?
— Борис.
— Тю... Так він же — москаль!
----------
In Ukraine, a father says to his son:
"Ivan, it's time for you to get married."
"To whom?"
"Perhaps to Mary."
"I don't like Mary."
"Then to Galina."
"I don't like Galina either."
"So who do you like?"
"Boris."
"Pah... But he is a Moskal!"
----------
En Ukrainio patro diras al sia filo:
— Ivan, por vi jam tempas edziĝi.
— Kun kiu?
— Nu, ekzemple kun Maria.
— Ne plaĉas al mi Maria.
— Nu, eble kun Galina.
— Ankaŭ Galina ne plaĉas al mi.
— Kiu do al vi plaĉas?
— Boris.
— Pu... Sed li ja estas moskalo!

Zam_franca (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2020 11:39:26 ص

Iam, eble iu malesperantisto - kaj ne denaske anglalingvana - diros ion kiel :

"English is a regular and really easy language, while Esperanto is only an utopia".

Traduko :
'La angla estas reguleca kaj tre facila lingvo, dum Esperanto nur utopias.'


Sed en la angla frazo troveblas amuza eraro... provu trovi ĝin!

sergejm (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2020 11:51:55 ص

La angla havas multajn dialektojn - eble la frazo de via oponento estas ĝusta en lia dialekto.

sergejm (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2020 11:55:23 ص

KatjaMcFlores:На Україні батько каже синові:
Kaj la samaj ukrainianoj postulas ke rusoj diru 'в Украине'

Zam_franca (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2020 2:53:37 م

sergejm:
KatjaMcFlores:На Україні батько каже синові:
Kaj la samaj ukrainianoj postulas ke rusoj diru 'в Украине'
Mi tradukis pertradukile tiujn vortojn, kaj ŝajne ili signifas "en Ukrainujo". Do kial ne diri tion? Ĉu pro la ekzisto en la rusa de moknomo pri Ukrainujo?

sergejm (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2020 7:06:11 م

Zam_franca:
sergejm:
KatjaMcFlores:На Україні батько каже синові:
Kaj la samaj ukrainianoj postulas ke rusoj diru 'в Украине'
Mi tradukis pertradukile tiujn vortojn, kaj ŝajne ili signifas "en Ukrainujo". Do kial ne diri tion? Ĉu pro la ekzisto en la rusa de moknomo pri Ukrainujo?
В - en
На - sur
'Украина' signifas 'ĉelima regiono' (komparu 'Danmark' angle), tradicie en la rusa (kaj kiel ni vidas el la anekdoto, ankaŭ en la ukraina) estas uzata kun 'на'. Sed ĉar Ukrainio iĝis sendependa ŝtato, ukraina registaro insististis uzi 'в'.

Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2020 7:20:00 م

Zam_franca:Iam, eble iu malesperantisto - kaj ne denaske anglalingvana - diros ion kiel :

"English is a regular and really easy language, while Esperanto is only an utopia".

Traduko :
'La angla estas reguleca kaj tre facila lingvo, dum Esperanto nur utopias.'


Sed en la angla frazo troveblas amuza eraro... provu trovi ĝin!
a utopia

Zam_franca (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2020 7:20:04 م

sergejm:
Zam_franca:
sergejm:
KatjaMcFlores:На Україні батько каже синові:
Kaj la samaj ukrainianoj postulas ke rusoj diru 'в Украине'
Mi tradukis pertradukile tiujn vortojn, kaj ŝajne ili signifas "en Ukrainujo". Do kial ne diri tion? Ĉu pro la ekzisto en la rusa de moknomo pri Ukrainujo?
В - en
На - sur
'Украина' signifas 'ĉelima regiono' (komparu 'Danmark' angle), tradicie en la rusa (kaj kiel ni vidas el la anekdoto, ankaŭ en la ukraina) estas uzata kun 'на'. Sed ĉar Ukrainio iĝis sendependa ŝtato, ukraina registaro insististis uzi 'в'.
Bone, ĉio klariĝas, dankon.

Zam_franca (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2020 7:21:20 م

Jxusteno:
Zam_franca:Iam, eble iu malesperantisto - kaj ne denaske anglalingvana - diros ion kiel :

"English is a regular and really easy language, while Esperanto is only an utopia".

Traduko :
'La angla estas reguleca kaj tre facila lingvo, dum Esperanto nur utopias.'


Sed en la angla frazo troveblas amuza eraro... provu trovi ĝin!
a utopia
Sukcese!
Facila afero por denaska anglalingvano okulumo.gif

عودة للاعلى