Žinutės: 16
Kalba: Esperanto
crescence (Rodyti profilį) 2009 m. liepa 12 d. 11:54:10
tommjames:Tiam enigu la serĉesprimon \\bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek)\.Ho jes ! Kion signifas la vorto "\\bla" ?
crescence (Rodyti profilį) 2009 m. liepa 12 d. 12:04:31
le_chaz:En la franca, estas :crescence:En la franca estas nuanco, kiun la akuzativo malbone tradukas.Pri kiu nuanco vi temas?
1. uzi la numeralojn kiel la pronomojn = uzi la numeralojn similajn al la pronomoj
2. uzi la numeralojn kiel la pronomoj = uzi la numeralojn, kiel la pronomoj estas uzataj.
Mi ne scias, ĉu la esperantaj tradukoj bone esprimas tion, kion mi volas diri.
tommjames (Rodyti profilį) 2009 m. liepa 12 d. 12:17:08
crescence:\\b estas regulesprima sintakso kiu signifas vortlimon, ĝi ne estas parto de la vorto la.tommjames:Tiam enigu la serĉesprimon \bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek).Ho jes ! Kion signifas la vorto "\\bla" ?
Vi povas legi pri la sintakso de regulesprimoj ĉe la paĝo klarigo kaj helpo.
crescence (Rodyti profilį) 2009 m. liepa 12 d. 14:24:44
tommjames:Dankon
Vi povas legi pri la sintakso de regulesprimoj ĉe la paĝo klarigo kaj helpo.
le_chaz (Rodyti profilį) 2009 m. liepa 12 d. 20:41:26
crescence:En la franca, estas :mmm.... mi kredas, ke vi miskomprenas la uzon de la akuzativo. En tiaj frazoj, ĝi utilas por fari tiun ĉi distingon:
1. uzi la numeralojn kiel la pronomojn = uzi la numeralojn similajn al la pronomoj
2. uzi la numeralojn kiel la pronomoj = uzi la numeralojn, kiel la pronomoj estas uzataj.
Mi ne scias, ĉu la esperantaj tradukoj bone esprimas tion, kion mi volas diri.
1. uzi la numeralojn kiel la pronomojn = uzi la numeralojn, kiel oni uzas la pronomojn (vi celis diri tion, ĉu ne?)
2. uzi la numeralojn kiel la pronomoj = uzi la numeralojn, kiel uzas ilin la pronomoj (tio estas kompreneble absurda)
crescence (Rodyti profilį) 2009 m. liepa 13 d. 06:36:11
le_chaz:Jes, mi konsentas pri tio. Dankon pro via pacienco.
1. uzi la numeralojn kiel la pronomojn = uzi la numeralojn, kiel oni uzas la pronomojn (vi celis diri tion, ĉu ne?)