去目錄頁

nombroj kaj pronomoj

crescence, 2009年7月11日

讯息: 16

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2009年7月12日上午11:54:10

tommjames:Tiam enigu la serĉesprimon \\bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek)\.
Ho jes ! Kion signifas la vorto "\\bla" ?

crescence (显示个人资料) 2009年7月12日下午12:04:31

le_chaz:
crescence:En la franca estas nuanco, kiun la akuzativo malbone tradukas.
Pri kiu nuanco vi temas?
En la franca, estas :

1. uzi la numeralojn kiel la pronomojn = uzi la numeralojn similajn al la pronomoj

2. uzi la numeralojn kiel la pronomoj = uzi la numeralojn, kiel la pronomoj estas uzataj.

Mi ne scias, ĉu la esperantaj tradukoj bone esprimas tion, kion mi volas diri.

tommjames (显示个人资料) 2009年7月12日下午12:17:08

crescence:
tommjames:Tiam enigu la serĉesprimon \bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek).
Ho jes ! Kion signifas la vorto "\\bla" ?
\\b estas regulesprima sintakso kiu signifas vortlimon, ĝi ne estas parto de la vorto la.

Vi povas legi pri la sintakso de regulesprimoj ĉe la paĝo klarigo kaj helpo.

crescence (显示个人资料) 2009年7月12日下午2:24:44

tommjames:
Vi povas legi pri la sintakso de regulesprimoj ĉe la paĝo klarigo kaj helpo.
Dankon

le_chaz (显示个人资料) 2009年7月12日下午8:41:26

crescence:En la franca, estas :

1. uzi la numeralojn kiel la pronomojn = uzi la numeralojn similajn al la pronomoj

2. uzi la numeralojn kiel la pronomoj = uzi la numeralojn, kiel la pronomoj estas uzataj.

Mi ne scias, ĉu la esperantaj tradukoj bone esprimas tion, kion mi volas diri.
mmm.... mi kredas, ke vi miskomprenas la uzon de la akuzativo. En tiaj frazoj, ĝi utilas por fari tiun ĉi distingon:

1. uzi la numeralojn kiel la pronomojn = uzi la numeralojn, kiel oni uzas la pronomojn (vi celis diri tion, ĉu ne?)

2. uzi la numeralojn kiel la pronomoj = uzi la numeralojn, kiel uzas ilin la pronomoj (tio estas kompreneble absurda)

crescence (显示个人资料) 2009年7月13日上午6:36:11

le_chaz:
1. uzi la numeralojn kiel la pronomojn = uzi la numeralojn, kiel oni uzas la pronomojn (vi celis diri tion, ĉu ne?)
Jes, mi konsentas pri tio. Dankon pro via pacienco.

回到上端