Į turinį

“ajn” kaj “ĉi”

jchthys, 2009 m. rugpjūtis 13 d.

Žinutės: 38

Kalba: Esperanto

Sxak (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 04:27:13

Ĉevalo:
kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
ne korekteridulo.gif "ĉi-loko" (k znkzŭ ĉi temo ĉi persono) estas tute ĝusta formoridulo.gif

Sxak (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 04:31:54

nshepperd:
Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"! Mi neniam ĉesos tiun batalon! lango.gif
ne egalas - jes, sed havas ankaŭ tiun signifon

Sxak (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 04:38:45

...

Sxak (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 04:40:07

nshepperd:
Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"!
Vidu la foton de PIV:

http://fotki.yandex.ru/users/s'xakludanto/view/242...

PIV:... sed ankaŭ por tiuj. kiuj volas korekte kaj bonstile verki ion en Esperanto
PS ial mi 2foje ne sukcesis alkroĉi tiun foton, tial mi donas eksteran ligon...

horsto (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 10:10:36

Ŝak:
PS ial mi 2foje ne sukcesis alkroĉi tiun foton, tial mi donas eksteran ligon...
La paĝaro ŝanĝas "s'x" al "ŝ", ankaŭ en ligiloj. Por eviti tion metu ' antaŭ la ikso.

patrik (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 13:43:37

Ĉevalo:
kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
Bertilo, en sia "PMEG", diras...

Bertilo:Nuntempe populariĝis uzo de memstara ĉi anstataŭ tiu ĉi, tiun ĉi, tiuj ĉi aŭ tiujn ĉi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata.

Ĉi ne estas akvo! = Ĉi tie ne estas akvo!
Neniu magazeno ĉi estas! = Neniu magazeno ĉi tie estas.

Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio).
Oni povas uzi tiujn formojn, se la alia persono komprenas tiujn, laŭ mia opinio. Kompreneblo plej gravas. rideto.gif

patrik (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 13:46:54

Ŝak:
Ĉevalo:
kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
ne korekteridulo.gif "ĉi-loko" (k znkzŭ ĉi temo ĉi persono) estas tute ĝusta formoridulo.gif
Denove, Bertilo diras...
Ankaŭ en tiaj ĉi okazoj estus eraro uzi dividostrekon. Ne skribu *ĉi-libro**ĉi-Francajn verkistojn*. Tio estus same malkorekta kiel *tiu-libro*, *la-libro*, *tiujn-Francajn verkistojn*, *la-Francajn verkistojn*. Efektive en tia uzo ĉi transprenis la rolon de tiu(j), kaj fariĝis difinilo.
Mi tute konsentas kun lia opinio. rideto.gif

Sxak (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 14:44:09

patrik:
Ŝak:
Ĉevalo:
kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
ne korekteridulo.gif "ĉi-loko" (k znkzŭ ĉi temo ĉi persono) estas tute ĝusta formoridulo.gif
Denove, Bertilo diras...
Ankaŭ en tiaj ĉi okazoj estus eraro uzi dividostrekon. Ne skribu *ĉi-libro**ĉi-Francajn verkistojn*. Tio estus same malkorekta kiel *tiu-libro*, *la-libro*, *tiujn-Francajn verkistojn*, *la-Francajn verkistojn*. Efektive en tia uzo ĉi transprenis la rolon de tiu(j), kaj fariĝis difinilo.
Mi tute konsentas kun lia opinio. rideto.gif
Eble vi pravas ridulo.gif
Dekomence mi volis diri, ke al mi plaĉas tiu opinio, sed mi persone vidis en fidindaj fondoj ĝuste "strekan" uzon de tiu formo, sed nun mi kontrolis tiujn fontojn kaj devas konfesi, ke tio ne estas tute ĝustaridulo.gif

kfa (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 15:25:56

Ĉevalo:
kfa:Vi povas plejfoje diri ...
La stranga vortkunmetaĵo. Mi uzus "plej ofte" aŭ "multfoje".
Ĉi tia nur ŝajnas stranga se por kompreni esprimon oni ankoraŭ emas traduki ĝin nacilingven en sia kapo. Se oni jam pensas esperante, tio ne plu okazas.

Sed en ĉi kazo pravas ke mi esprimis min ne tute precize, pli bone mi dirintu "plejkaze". Tio estas verŝajne ankaŭ pro mia deveno, ĉar en la germana oni ofte ne klare distingas inter "fojo" kaj "kazo".

horsto (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 15 d. 17:08:12

Ĉu vere necesas mallongigi tiujn formojn?
La normala formo ja estas:
tiu libro estas ...
Se vi volas emfazi la proksimecon vi uzas:
ĉi tiu libro estas ...
Kiam vi mallongigas tion per:
ĉi libro estas ...
Ĉu vi ne perdas iom da emfazo nur por ŝpari tri literojn?
-
Aliaj formoj kun ĉi, ekzemple "ĉi-jare" anstataŭ "en tiu ĉi jaro" plaĉas al mi ke estas veraj kaj utilaj mallongigoj.
-
En La Tuta Gramatiko de Lernu mi ĵus trovis:
Oni povas renkonti ankaŭ tiajn formojn kiel «ĉi-libro, ĉi-homo» k.t.p., sed ili ne estas imitindaj, almenaŭ ne en prozo.
La homoj ĉi tie ĉiam citas la gramatikon de Bertilo kvazaŭ ĝi estus la plej alta instanco por ĉiuj lingvaj problemoj. Ĉu vere estas tiele?

Atgal į pradžią