Meddelanden: 42
Språk: Esperanto
Ĉevalo (Visa profilen) 15 augusti 2009 00:39:42
kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
Ĉevalo (Visa profilen) 15 augusti 2009 00:43:45
kfa:"ajna estas bona por mi"Post "ajna" necesas aldoni substantivon.
TureLLo (Visa profilen) 15 augusti 2009 01:21:05
Ekz. ... Mia krajono falis ie ajn en la ĝardeno!
nshepperd (Visa profilen) 15 augusti 2009 01:28:14
Ĉevalo:Ĉu ne estas ofte ke ni forlasas la substantivon? "La angla", "la blua", ktp. La substantivo estas implicita. Por mi ŝajnas klare ke post "ajna" la substantivo ("aĵo" eble) estas implicita.kfa:"ajna estas bona por mi"Post "ajna" necesas aldoni substantivon.
Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"! Mi neniam ĉesos tiun batalon!
Sxak (Visa profilen) 15 augusti 2009 04:27:13
Ĉevalo:ne korekte "ĉi-loko" (k znkzŭ ĉi temo ĉi persono) estas tute ĝusta formokfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
Sxak (Visa profilen) 15 augusti 2009 04:31:54
nshepperd:ne egalas - jes, sed havas ankaŭ tiun signifon
Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"! Mi neniam ĉesos tiun batalon!
Sxak (Visa profilen) 15 augusti 2009 04:38:45
Sxak (Visa profilen) 15 augusti 2009 04:40:07
nshepperd:Vidu la foton de PIV:
Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"!
http://fotki.yandex.ru/users/s'xakludanto/view/242...
PIV:... sed ankaŭ por tiuj. kiuj volas korekte kaj bonstile verki ion en EsperantoPS ial mi 2foje ne sukcesis alkroĉi tiun foton, tial mi donas eksteran ligon...
horsto (Visa profilen) 15 augusti 2009 10:10:36
Ŝak:La paĝaro ŝanĝas "s'x" al "ŝ", ankaŭ en ligiloj. Por eviti tion metu ' antaŭ la ikso.
PS ial mi 2foje ne sukcesis alkroĉi tiun foton, tial mi donas eksteran ligon...
patrik (Visa profilen) 15 augusti 2009 13:43:37
Ĉevalo:Bertilo, en sia "PMEG", diras...kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
Bertilo:Nuntempe populariĝis uzo de memstara ĉi anstataŭ tiu ĉi, tiun ĉi, tiuj ĉi aŭ tiujn ĉi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata.Oni povas uzi tiujn formojn, se la alia persono komprenas tiujn, laŭ mia opinio. Kompreneblo plej gravas.
Ĉi ne estas akvo! = Ĉi tie ne estas akvo!
Neniu magazeno ĉi estas! = Neniu magazeno ĉi tie estas.
Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio).