Съобщения: 31
Език: Esperanto
Jakovo (Покажи профила) 19 август 2009, 19:08:04
Mi min demandis se ekzistus slango en Esperanto. Ĉu iu scias ian slangajn vortojn aŭ uzojn?
Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.
Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?
amike,
Jakovo
Rogir (Покажи профила) 19 август 2009, 19:27:17
jchthys (Покажи профила) 19 август 2009, 19:52:29
RiotNrrd (Покажи профила) 20 август 2009, 01:40:59
Jakovo:Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?Mi opinias ke la plejbona ideo estas ke ni ne uzas Esperantan slangon.
sergejm (Покажи профила) 20 август 2009, 05:08:46
Jakovo:Saluton!En Esperanta-rusa vortaro de Bokarev estas vortoj as/is/os en signifo estas/estis/estos, sed oni diras ke la vortaro de Bokarev enhavas multajn erarojn.
Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.
Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
Mi neniam renkontis uzadon de is/as/os, sed renkontis uzadon de ante/inte/onte en la traduko de "Nokta Patrolo" (aŭ eble en alia libro de eldonejo "Impeto").
En lernolibojn oni skribas pri mallongigo "Vi belas" de la frazo "Vi estas bela".
crescence (Покажи профила) 20 август 2009, 06:38:42
Jakovo:Saluton!En la franca, oni ne uzas parolmanieron. Do, Francoj ne komprenus.
Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
crescence (Покажи профила) 20 август 2009, 06:43:04
jchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url].Tiu ligilo ne estas bona.
Frankouche (Покажи профила) 20 август 2009, 08:57:10
Jakovo:Ĉu oni povus diri "Vi as bela." ?Kial vi ne uzus : "vi belas" ?
Matthieu (Покажи профила) 20 август 2009, 09:24:00
formiĉjo:Aŭ eble http://www.geocities.com/mih'xil/esperant/espera....crescence:La vera ligilo estasjchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url].Tiu ligilo ne estas bo
na.
http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html

Jakovo (Покажи профила) 20 август 2009, 19:17:57
Mi ne trovas "esperant'" facile komprenebla. Mi opinias "esperant'"on esti bona provo je la poeziaj ebloj de Esperanto.
Laŭ mia opinio oni povus uzi ĉiujn kontribuojn kiuj ne aliigas la Fundamentan uzadon kaj konservas la kompreneblecon.