Al la enhavo

La mallongigo l’

de jchthys, 2009-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 01:48:24

Fojfoje mi uzas la mallongigon l’ anstataŭ la. Tio estas tute korekte gramatike. Mi uzas ĉefe post prepozicioj kaj antaŭ vokaloj.

Sed kion vi pensas pri la uzo de al l’ laboro?

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 11:03:11

Mi pensas ke tio povus rompi mian langon. malgajo.gif
Ĉu eble la lango de rano estas pli fleksebla?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 18:42:28

horsto:Mi pensas ke tio povus rompi mian langon. malgajo.gif
Ĉu eble la lango de rano estas pli fleksebla?
Certe pli fleksebla ol tiu de l’ gnuo!

Pharoah (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 19:20:55

Mi ne ŝatas ĝin. Mi neniam povis kompreni kial uzi la ' por anstataŭiĝi nur unu letro. Sed, ĝi aperas france, eble vi volas tio?

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 20:32:27

Pharoah:Mi ne ŝatas ĝin. Mi neniam povis kompreni kial uzi la ' por anstataŭiĝi nur unu letro. Sed, ĝi aperas france, eble vi volas tio?
Vi ne nur ŝparas unu literon, sed eĉ unu silabon, ĉar oni prononcas ekzemple "de l' gnuo" kiel "del gnuo". Tio povas esti grava en poezio.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-septembro-03 18:44:54

Tia uzo de "l'" estas kontraŭfundamenta. En la Fundamento estas skribita la jeno:
Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).
"Al" ne finiĝas per vokalo.

Pharoah (Montri la profilon) 2009-septembro-04 00:15:06

Dankon por tio, darkweasel. Mi pensas ke post prepozicio kun vokalo ĝi sonas plibone.

gyrus (Montri la profilon) 2009-septembro-19 13:38:45

L' estas tre utila por kantaĵskribo, poezio, ktp. tial mi uzas ĝin.

Honeste, mi pensas ke fojfoje l' fundamento estas, pardonu l' francan, komplete fek'.

Rohan (Montri la profilon) 2009-septembro-19 15:00:28

darkweasel:Tia uzo de "l'" estas kontraŭfundamenta. En la Fundamento estas skribita la jeno:
Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).
"Al" ne finiĝas per vokalo.
Mi kredas ke vi miscitis. Laŭ la esperanta versio de la fundamento kiun mi havas, la deksesa regulo jenas:

"La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo."

Nenie ĉi tie oni mencias pri bonsoneco aŭ kazoj en kiuj forlaso de fina vokalo malpermesatas.

gyrus:Honeste, mi pensas ke fojfoje l' fundamento estas, pardonu l' francan, komplete fek'.
Do estas miraklo ke nia komunumo, kiu baziĝas sur f*ko, staris kaj staradas tiel neŝanceleble. Eble domkonstruistoj esploru la valorojn de f*ko kiel konstrumaterialo. lango.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-19 17:43:05

gyrus:
Honeste, mi pensas ke fojfoje l' fundamento estas, pardonu l' francan, komplete fek'.
La fundamento ja ĉiam restas la sama, do se vi foje pensas tion kaj foje ne, tiam verŝajne ne temas pri pensado, sed eble pri via humoro. Aŭ eble via pensado foje ne bone funkcias. okulumo.gif

Reen al la supro