У садржају

La mallongigo l’

од jchthys, 28. август 2009.

Поруке: 11

Језик: Esperanto

jchthys (Погледати профил) 28. август 2009. 01.48.24

Fojfoje mi uzas la mallongigon l’ anstataŭ la. Tio estas tute korekte gramatike. Mi uzas ĉefe post prepozicioj kaj antaŭ vokaloj.

Sed kion vi pensas pri la uzo de al l’ laboro?

horsto (Погледати профил) 28. август 2009. 11.03.11

Mi pensas ke tio povus rompi mian langon. malgajo.gif
Ĉu eble la lango de rano estas pli fleksebla?

jchthys (Погледати профил) 28. август 2009. 18.42.28

horsto:Mi pensas ke tio povus rompi mian langon. malgajo.gif
Ĉu eble la lango de rano estas pli fleksebla?
Certe pli fleksebla ol tiu de l’ gnuo!

Pharoah (Погледати профил) 28. август 2009. 19.20.55

Mi ne ŝatas ĝin. Mi neniam povis kompreni kial uzi la ' por anstataŭiĝi nur unu letro. Sed, ĝi aperas france, eble vi volas tio?

horsto (Погледати профил) 28. август 2009. 20.32.27

Pharoah:Mi ne ŝatas ĝin. Mi neniam povis kompreni kial uzi la ' por anstataŭiĝi nur unu letro. Sed, ĝi aperas france, eble vi volas tio?
Vi ne nur ŝparas unu literon, sed eĉ unu silabon, ĉar oni prononcas ekzemple "de l' gnuo" kiel "del gnuo". Tio povas esti grava en poezio.

darkweasel (Погледати профил) 03. септембар 2009. 18.44.54

Tia uzo de "l'" estas kontraŭfundamenta. En la Fundamento estas skribita la jeno:
Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).
"Al" ne finiĝas per vokalo.

Pharoah (Погледати профил) 04. септембар 2009. 00.15.06

Dankon por tio, darkweasel. Mi pensas ke post prepozicio kun vokalo ĝi sonas plibone.

gyrus (Погледати профил) 19. септембар 2009. 13.38.45

L' estas tre utila por kantaĵskribo, poezio, ktp. tial mi uzas ĝin.

Honeste, mi pensas ke fojfoje l' fundamento estas, pardonu l' francan, komplete fek'.

Rohan (Погледати профил) 19. септембар 2009. 15.00.28

darkweasel:Tia uzo de "l'" estas kontraŭfundamenta. En la Fundamento estas skribita la jeno:
Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).
"Al" ne finiĝas per vokalo.
Mi kredas ke vi miscitis. Laŭ la esperanta versio de la fundamento kiun mi havas, la deksesa regulo jenas:

"La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo."

Nenie ĉi tie oni mencias pri bonsoneco aŭ kazoj en kiuj forlaso de fina vokalo malpermesatas.

gyrus:Honeste, mi pensas ke fojfoje l' fundamento estas, pardonu l' francan, komplete fek'.
Do estas miraklo ke nia komunumo, kiu baziĝas sur f*ko, staris kaj staradas tiel neŝanceleble. Eble domkonstruistoj esploru la valorojn de f*ko kiel konstrumaterialo. lango.gif

horsto (Погледати профил) 19. септембар 2009. 17.43.05

gyrus:
Honeste, mi pensas ke fojfoje l' fundamento estas, pardonu l' francan, komplete fek'.
La fundamento ja ĉiam restas la sama, do se vi foje pensas tion kaj foje ne, tiam verŝajne ne temas pri pensado, sed eble pri via humoro. Aŭ eble via pensado foje ne bone funkcias. okulumo.gif

Вратите се горе