ไปยังสารบัญ

.eo aŭ .epo retadresoj

จาก Vilius, 18 กันยายน 2009

ข้อความ 15

ภาษา: Esperanto

Rohan (แสดงโปรไฟล์) 21 กันยายน 2009, 08:38:06

Rogir:Kaj la ICANN, la organizo kio okupiĝas pri la disdono, ŝanĝis la politikon por ke ankaŭ kulturaj unuoj kiel urboj kaj lingvaj komunumoj povas ricevi propran plejsupran domumon.
Ĉu ne estu jene?:

Kaj la ICANN, la organizo kiu okupiĝas pri la disono, ŝanĝis la politikon por ke ankaŭ kulturaj unuoj kiel urboj kaj lingvaj komunumoj povu ricevi propran plejsupran domumon.

Kaj laŭ vikipedio, la kutima traduko de 'domain' ja estas 'domajno'. Ĉu vi intencis diri 'domajno' per 'domumo'?

nikko (แสดงโปรไฟล์) 22 กันยายน 2009, 12:37:00

domumo estas klara vorto. sed dom-ajno ne.

Rohan (แสดงโปรไฟล์) 22 กันยายน 2009, 13:13:05

nikko:domumo estas klara vorto. sed dom-ajno ne.
Klareco estas tre relativa koncepto.

Vi analizis 'domajno'-n kiel 'dom-ajno', dum fakte la intencata signifo de la vorto havas nur tre foran rilaton al la radiko 'DOM', se ili ja estas rilataj. Pro tio ankaŭ 'dom-umo' perus preskaŭ nenian informon pri la signifo de la vorto. Efektive temas pri memstara radiko 'DOMAJN'.

Plie, mi eĉ dirus ke ĝuste la enkonduko de la sufikso '-um' igas vorton malpli klara ol proksimsignifa vorto sen ĝi.

Kaj se vi intencus subteni ne 'dom-umo'-n sed la memstaran radikon 'DOMUM', mi dirus ke videble 'DOMAJN' jam havas pli da subteno kaj uzo ol 'DOMUM'. Do kial kontraŭbatali ĝin?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 23 กันยายน 2009, 23:00:03

Fakte, mi ne sciis la vorton kaj nur faris kiun faru ĉiu esperantisto kiu ne konas vorton. Kaj ĉiuj komprenis min.

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 24 กันยายน 2009, 20:53:33

En reta vortaro mi trovis vorton "retregiono". Tiu plaĉas al mi, ĉar ĝi estas facile komprenebla kaj ne necesas nova radiko.

กลับไปด้านบน