ไปยังสารบัญ

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

จาก Mielo, 4 มีนาคม 2007

ข้อความ 421

ภาษา: Esperanto

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 12 เมษายน 2007, 07:47:32

Mi kuris hodiaŭa matene, sed nenio kuris apud mi. Ĉu Terurĉjo, ne hontas ??

Nu, mi aŭdis la radion denove. Oni diris, se ni havigu ĝojon al ĉiu. Ni povas havigi ĝojon facile, ni zorgu pri aliaj.
Mi diris al miaj kolegoj, se mi havigos multon ĝojon por li tutage. Laŭ li, de tiam mi estas moroza, malafabla. Hmmm.... Mi devas kolekti min mem. Ridetu Mielo !

(Blanka Kavaliro kie vi estas ? Ĉu vi engvatas nuntempe ?)

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 12 เมษายน 2007, 12:25:08

white knight:(Blanka Kavaliro kie vi estas ? Ĉu vi engvatas nuntempe ?)
Saluton Mielo!

Mi estas ĉi tie. Sed bonvolu ekspliki al mi
la vorton "engvatas". Mi estas maljuna, stulta
azeno kaj mia vortaro ĝi ankaŭ ne scias...[/quote]Ne, ne ! rido.gif Vi ne estas maljuna, ŝtulta azeno. Kaj mi ĝojas, se mi vidas vin.
La vorto "gvati" signifas, kiam iu envidas ien. Mi ne scias germane, sed laŭ Reta vortaro: ~i 1.: heimlich beobachten, lauern, belauern, spannen; ~i 2.: Wache schieben, wachen, bewachen.
Laŭ mi, la signifo de hungara vorto "kukucskál" estas pli kara.

Kaj kiel vi fartas kara Kavaliro ?

taneli (แสดงโปรไฟล์) 12 เมษายน 2007, 12:39:53

Terurĉjo:Unue, ruse "portebla telefono" nomiĝas "mobilnij telefon" - "мобильный телефон". Tiun nomon ni mallongigas al "mobila (мобила)" aŭ "mobilnik (мобильник)" laŭ la reguloj de nia lingvo. Dua esperanta nomo de tia telefono estas "poŝtelefono". Mi konas ke multaj popoloj ofte mallongigas diversajn nomojn. Kiel oni povas mallongigi "portebla aŭ poŝa telefono" Esperante? Ĉu iu scias tion?
Mi ne scipovas respondi, sed en la finna lingvo telefono nomiĝas "puhelin", laŭvorte "paroladilo". En la skribata finna lingvo poŝtelefono nomiĝas "matkapuhelin" (vojaĝtelefono) kaj en la ĉiutaga parolata finna "kännykkä" (manaĵo) aŭ fojfoje iomete ŝerce "kapula" (lignopeco). (Ĉe ni la parolata kaj skribata lingvoj estas nekutime malsamaj. Multaj vortoj estas tute malsamaj, kaj ekzistas sufiĉe gravaj gramatikaj diferencoj.)

En la pola lingvo poŝtelefono nomiĝas "telefon komórkowy" (ĉela telefono), kies ofte uzata mallongigo estas "komórka" (ĉelo). Iuj poloj plendas pri la mallogikeco de la mallongigo, sed vane.

La plej interesa nomo por poŝtelefono, kiun mi scias, estas la ĉina "手持式移动电话机" /ŝoŭĉiŝi jidung djenĥŭaĝji/ (manportata translokebla elektroparolmaŝino). Mi trovis ĝin en la vortaro serĉante la normale uzatan vorton "手机" /ŝoŭĝji/ (manmaŝino).

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 12 เมษายน 2007, 14:17:40

taneli:
Mi ne scipovas respondi, sed en la finna lingvo telefono nomiĝas "puhelin", laŭvorte "paroladilo". En la skribata finna lingvo poŝtelefono nomiĝas "matkapuhelin" (vojaĝtelefono) kaj en la ĉiutaga parolata finna "kännykkä" (manaĵo) aŭ fojfoje iomete ŝerce "kapula" (lignopeco). (Ĉe ni la parolata kaj skribata lingvoj estas nekutime malsamaj. Multaj vortoj estas tute malsamaj, kaj ekzistas sufiĉe gravaj gramatikaj diferencoj.)
Ĉu ni estas lingvparencoj ? Por mi la finna lingvo estas tia ol ĉina lingvo. rido.gif

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 12 เมษายน 2007, 14:21:02

white knight:Dankon al vi, Mielo. Nun mi komprenis.
Mi konfuzis la "en". Eble "gvatas" estas sufiĉe.
Nun mi promenos kaj trinkos kafon en kafejo...

Ĝis!
Bonan promenadon ! Mi akompanus vin volonte, sed mi trinkus teon prefere.

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 13 เมษายน 2007, 11:05:39

Bonan tagon ! rido.gif

Kie vi estas ? Terurĉjo, ĉu vi estas en Siberio denove ?

Mi esperas, vi ĝuas la hodaiaŭan tagon. Ĉi tie sunas, estas mirinda vetero.
(hmmm.... kion mi povas diri pri la vetero ankorau ? )

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2007, 17:46:06

Belan tagon ankaŭ al vi !

Mi zorgas iom pri Terurĉjo, mi esperas li fartas bone. Mi vidis lin antaŭ longe.

Mendacapote (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2007, 22:57:54

Hispane ĉe Latinamerika oni diras “teléfono celular” (ĉela telefono) kaj mallongigas ĝin “celular”. En hispanujo oni diras “teléfono móvil” (movebla telefono) kaj mallongigas ĝin “móvil”.

Mendacapote (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2007, 23:53:15

Konstrutaĉmento : Aro de homoj kiuj konstruas aŭ farigas konstruaĵojn... kune!

Konstrutaĉmenti: La agado aŭ laboro de tiu teamo aŭ taĉmento… okulumo.gif

Mendacapote (แสดงโปรไฟล์) 15 เมษายน 2007, 01:48:58

demando.gif Ĉu mi devas al vi tri cent rublojn??? Ho, ne disputu plu, bonvole!!! ploro.gif

กลับไปด้านบน