Al la enhavo

Kokoj

de Donniedillon, 2009-oktobro-18

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 19:18:34

Kontrolante la vorton "Koko" en Reta Vortaro mi trovis jenan frazon:

"al feliĉulo eĉ koko donas ovojn"

Sveda-Esperanta Vortaro de Ebbe Vilborg skribas: (Vir)koko. Tio ja indikas ke taŭgas nur "koko".

En la PMEGa artikolo, bonvolu legi la tekston kun rubriko "KONFUZO".

Plej ofte la kunteksto klarigas se temas pri specio aŭ vira individuo.

Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 20:20:41

darkweasel:Cetere, mi ne ŝatas vir- kiel prefikson, ĉar eblas miskompreni vortojn kiel "virido" (ĉu ido de viro aŭ vira ido?) aŭ "virbovo" (ĉu taŭro aŭ minotaŭro?).
Oni povas uzi -iĉ- sufikson ridulo.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 20:25:58

Cosi:
darkweasel:Cetere, mi ne ŝatas vir- kiel prefikson, ĉar eblas miskompreni vortojn kiel "virido" (ĉu ido de viro aŭ vira ido?) aŭ "virbovo" (ĉu taŭro aŭ minotaŭro?).
Oni povas uzi -iĉ- sufikson ridulo.gif
Jes, sed ne en esperanto!

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-oktobro-20 02:28:57

darkweasel:... "virbovo" (ĉu taŭro aŭ minotaŭro?) ...
Kial ne "hombovo" aŭ "bovoviro" (ĉar minotaŭro estas ĉefe vireca ne boveca.) La miskomprenebleco de vir- estas ĉar ĝi signifas aŭ malino aŭ vira plenkreskulo aŭ vira homo. Do, se oni volu aparte diri pri duonhoma estaĵo, oni diru "hom-," kaj se pri tia vira estaĵo, "vira hom-."

Eĉ minotaŭro estas konfuzebla kun min-o-taŭr-o. Mi pensas, ke plejfoje virbovo estas vira bovo (ne minotaŭro), kaj minotaŭro ne estas min-taŭro.

Reen al la supro