Więcej

Kokoj

od Donniedillon, 18 października 2009

Wpisy: 14

Język: Esperanto

AlfRoland (Pokaż profil) 19 października 2009, 19:18:34

Kontrolante la vorton "Koko" en Reta Vortaro mi trovis jenan frazon:

"al feliĉulo eĉ koko donas ovojn"

Sveda-Esperanta Vortaro de Ebbe Vilborg skribas: (Vir)koko. Tio ja indikas ke taŭgas nur "koko".

En la PMEGa artikolo, bonvolu legi la tekston kun rubriko "KONFUZO".

Plej ofte la kunteksto klarigas se temas pri specio aŭ vira individuo.

Cosi (Pokaż profil) 19 października 2009, 20:20:41

darkweasel:Cetere, mi ne ŝatas vir- kiel prefikson, ĉar eblas miskompreni vortojn kiel "virido" (ĉu ido de viro aŭ vira ido?) aŭ "virbovo" (ĉu taŭro aŭ minotaŭro?).
Oni povas uzi -iĉ- sufikson ridulo.gif

AlfRoland (Pokaż profil) 19 października 2009, 20:25:58

Cosi:
darkweasel:Cetere, mi ne ŝatas vir- kiel prefikson, ĉar eblas miskompreni vortojn kiel "virido" (ĉu ido de viro aŭ vira ido?) aŭ "virbovo" (ĉu taŭro aŭ minotaŭro?).
Oni povas uzi -iĉ- sufikson ridulo.gif
Jes, sed ne en esperanto!

Oŝo-Jabe (Pokaż profil) 20 października 2009, 02:28:57

darkweasel:... "virbovo" (ĉu taŭro aŭ minotaŭro?) ...
Kial ne "hombovo" aŭ "bovoviro" (ĉar minotaŭro estas ĉefe vireca ne boveca.) La miskomprenebleco de vir- estas ĉar ĝi signifas aŭ malino aŭ vira plenkreskulo aŭ vira homo. Do, se oni volu aparte diri pri duonhoma estaĵo, oni diru "hom-," kaj se pri tia vira estaĵo, "vira hom-."

Eĉ minotaŭro estas konfuzebla kun min-o-taŭr-o. Mi pensas, ke plejfoje virbovo estas vira bovo (ne minotaŭro), kaj minotaŭro ne estas min-taŭro.

Wróć do góry