前往目錄

Kiel Z. elektis ?

貼文者: crescence, 2009年10月24日

訊息: 17

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2009年10月24日上午7:17:51

Saluton !

Kiel Zamenhof elektis la unuan vorton por krei ĝian malon ? Kiu estis lia regulo ?

Kial varmo --» malvarmo (kaj ne frido --» malfrido) ?

Crescence

jan aleksan (顯示個人資料) 2009年10月24日下午12:28:07

crescence:Saluton !

Kiel Zamenhof elektis la unuan vorton por krei ĝian malon ? Kiu estis lia regulo ?

Kial varmo --» malvarmo (kaj ne frido --» malfrido) ?

Crescence
Oni diris al mi ke Z. ŝatis ordon. Tial oni diras fermita/malfermita, pura/malpura, ktp, ĉar fermita kaj pura havas ideon de enordeco.

Sed por varmo mi ne scias.

magnifico94 (顯示個人資料) 2009年10月24日下午1:42:41

Z. ŝatis vortojn, kiu estas bona atributo.

crescence (顯示個人資料) 2009年10月24日下午4:21:42

magnifico94:Z. ŝatis vortojn, kiu estas bona atributo.
Ĉu la vorto "fermita" estas bona atributo ?
kaj ĉu "bedaŭrinde" ?

Crescence

horsto (顯示個人資料) 2009年10月24日下午5:46:32

Verŝajne Zamenhof prenis tiujn vortojn el aliaj lingvoj, kiuj plaĉis al li kaj kiuj estis bone konataj de multaj homoj.

darkweasel (顯示個人資料) 2009年10月24日下午7:24:57

Mi ne pensas, ke li tute sekvis iajn regulojn. Li simple prenis vortojn, kiuj a) plaĉis al li kaj/aŭ b) estas en pli multaj lingvoj.

Ekzemple, "varma" estas en kaj la germana "warm" kaj la angla "warm", dum "cold" kaj "kalt" estas malpli similaj (ĉu "kalda"?)

crescence (顯示個人資料) 2009年10月25日上午7:04:58

darkweasel:aŭ b) estas en pli multaj lingvoj.
Fakte tio estas bona kialo.

Crescence

russ (顯示個人資料) 2009年10月27日下午4:42:35

Estas iom da diskuto pri tiu temo en la bona libro "La bona lingvo" de Claude Piron.

Pri "ferm/" specife, laŭ mia memoro la ideo estas ke la pli "natura" aŭ ofta stato de (mal)fermebla aĵo (ekzemple pordo, skatolo, botelo, ktp) estas fermita.

jchthys (顯示個人資料) 2009年10月27日下午4:57:04

Nu, mi supozas, ke estas malsame je diversaj vortoj. Je "varma", ekzemple, Zamenhof verŝajne elektis ĝin pro varmeco ekzistas mem, sed malvarmeco estas nur la manko de varmo.

jan aleksan (顯示個人資料) 2009年10月27日下午5:30:17

jchthys:Nu, mi supozas, ke estas malsame je diversaj vortoj. Je "varma", ekzemple, Zamenhof verŝajne elektis ĝin pro varmeco ekzistas mem, sed malvarmeco estas nur la manko de varmo.
Tute ne, laŭ scienco la normaleco estas malvarmeco, kiu regas en plej parto de la universo (proksimume de O Kelvinaj gradoj). Do tiu sence, la varmeco ne estas normala stato.

Do, se li elektis laŭ la fakto ke malvarmeco estas manko de varmo, li eraris

ridulo.gif,

回到上端