Til indholdet

Energiŝparlampoj

af fizikisto, 28. okt. 2009

Meddelelser: 29

Sprog: Esperanto

fizikisto (Vise profilen) 4. nov. 2009 07.29.06

Espi:laŭ diversaj vortaroj: fluorescenca ==> fluoreska.
Saluton Klaus-Peter,
vi pravas, dankon.

Espi (Vise profilen) 7. nov. 2009 19.16.23

fizikisto:Mi uzas diversajn retajn vortarojn, sed nur en la vortaro de vortaro de Thomas Schütz mi trovis "dimilon". Ĝi plaĉas al mi pli ol "dimero".
Saluton fizikisto,

kion vi opinias pri lumecreguligilo?
Jes, vi pravas, ke ĝi estas eble tro longa vorto... Sed pli komprenebla, ĉu ne?

Amike
Klaus-Peter

Eddycgn (Vise profilen) 7. nov. 2009 21.52.53

La vortaro de T.Schuetz indikas por "Gluehbirne" "inkandeska lampo".
Mi itala-esperanto vortaro indikas "lampeto" kaj "ampolo".
Mi kredis ke lampo estas "Lampe", la tuta ilo komprenante la lampoŝirmilon ktp.

Espi (Vise profilen) 7. nov. 2009 22.23.26

Eddycgn:La vortaro de T.Schuetz indikas por "Gluehbirne" "inkandeska lampo".
Mi itala-esperanto vortaro indikas "lampeto" kaj "ampolo".
Mi kredis ke lampo estas "Lampe", la tuta ilo komprenante la lampoŝirmilon ktp.
Saluton Eddi,

vi pravas kaj vi ankaŭ povas uzi "lernu!"-vortaron, kvankam ĝi estas en konstruado. sal.gif

Amike
Klaus-Peter

fizikisto (Vise profilen) 8. nov. 2009 15.44.29

Espi:kion vi opinias pri lumecreguligilo?
Jes, vi pravas, ke ĝi estas eble tro longa vorto... Sed pli komprenebla, ĉu ne?
Saluton Espi,

Oni povas malplilongigi ĝin per "lumecregulilo", ĉu ne? Tamen, ĝi estas ankoraŭ pli longa ol "dimilo"; sed eble pli bone komprenebla. Kaj, la nova radiko "dim-" estas evitita.

Amike
Klaus

Eddycgn (Vise profilen) 8. nov. 2009 15.52.52

fizikisto:
... la nova radiko "dim-" estas evitita.
Amike
Klaus
Saluton Klaus!
Kial vi volas (aŭ devas) eviti novan radikon?
Mi kredis ke esperanto estas viva lingvo!
Kiu decidas pri akcepti novajn radikojn?
Estas oficiala institucio aŭ akademio de la lango?

Eddi

Espi (Vise profilen) 8. nov. 2009 16.51.35

Eddycgn:Kiu decidas pri akcepti novajn radikojn?
Estas oficiala institucio aŭ akademio de la lango?

Eddi
Saluton Eddi,

jes, certe E-o vivas. Sed novajn radikojn oni enkondukas, se nepre necese kaj ili estas internacie uzataj.

La institucio estas la Akademio de Esperanto.

Amike
Klaus-Peter

darkweasel (Vise profilen) 8. nov. 2009 17.57.18

Laŭ la Bulonja Deklaracio:
Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.

fizikisto (Vise profilen) 8. nov. 2009 20.55.12

Saluton Eddi,

Jes, Esperanto estas vivanta lingvo. Tamen, por konservi la simplecon kaj la lerneblecon de la lingvo estas evitinde (aŭ eĉ evitende?) aldoni novajn radikojn kiuj estas nur sinonimoj por ekzistantaj vortoj.

Klaus

Espi (Vise profilen) 9. nov. 2009 20.55.05

fizikisto:Saluton Eddi,

Jes, Esperanto estas vivanta lingvo. Tamen, por konservi la simplecon kaj la lerneblecon de la lingvo estas evitinde (aŭ eĉ evitende?) aldoni novajn radikojn kiuj estas nur sinonimoj por ekzistantaj vortoj.

Klaus
JES! sal.gif

K-P

Tilbage til start