メッセージ: 29
言語: Esperanto
fizikisto (プロフィールを表示) 2009年11月4日 7:29:06
Espi:laŭ diversaj vortaroj: fluorescenca ==> fluoreska.Saluton Klaus-Peter,
vi pravas, dankon.
Espi (プロフィールを表示) 2009年11月7日 19:16:23
fizikisto:Mi uzas diversajn retajn vortarojn, sed nur en la vortaro de vortaro de Thomas Schütz mi trovis "dimilon". Ĝi plaĉas al mi pli ol "dimero".Saluton fizikisto,
kion vi opinias pri lumecreguligilo?
Jes, vi pravas, ke ĝi estas eble tro longa vorto... Sed pli komprenebla, ĉu ne?
Amike
Klaus-Peter
Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年11月7日 21:52:53
Mi itala-esperanto vortaro indikas "lampeto" kaj "ampolo".
Mi kredis ke lampo estas "Lampe", la tuta ilo komprenante la lampoŝirmilon ktp.
Espi (プロフィールを表示) 2009年11月7日 22:23:26
Eddycgn:La vortaro de T.Schuetz indikas por "Gluehbirne" "inkandeska lampo".Saluton Eddi,
Mi itala-esperanto vortaro indikas "lampeto" kaj "ampolo".
Mi kredis ke lampo estas "Lampe", la tuta ilo komprenante la lampoŝirmilon ktp.
vi pravas kaj vi ankaŭ povas uzi "lernu!"-vortaron, kvankam ĝi estas en konstruado.

Amike
Klaus-Peter
fizikisto (プロフィールを表示) 2009年11月8日 15:44:29
Espi:kion vi opinias pri lumecreguligilo?Saluton Espi,
Jes, vi pravas, ke ĝi estas eble tro longa vorto... Sed pli komprenebla, ĉu ne?
Oni povas malplilongigi ĝin per "lumecregulilo", ĉu ne? Tamen, ĝi estas ankoraŭ pli longa ol "dimilo"; sed eble pli bone komprenebla. Kaj, la nova radiko "dim-" estas evitita.
Amike
Klaus
Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年11月8日 15:52:52
fizikisto:Saluton Klaus!
... la nova radiko "dim-" estas evitita.
Amike
Klaus
Kial vi volas (aŭ devas) eviti novan radikon?
Mi kredis ke esperanto estas viva lingvo!
Kiu decidas pri akcepti novajn radikojn?
Estas oficiala institucio aŭ akademio de la lango?
Eddi
Espi (プロフィールを表示) 2009年11月8日 16:51:35
Eddycgn:Kiu decidas pri akcepti novajn radikojn?Saluton Eddi,
Estas oficiala institucio aŭ akademio de la lango?
Eddi
jes, certe E-o vivas. Sed novajn radikojn oni enkondukas, se nepre necese kaj ili estas internacie uzataj.
La institucio estas la Akademio de Esperanto.
Amike
Klaus-Peter
darkweasel (プロフィールを表示) 2009年11月8日 17:57:18
Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.
fizikisto (プロフィールを表示) 2009年11月8日 20:55:12
Jes, Esperanto estas vivanta lingvo. Tamen, por konservi la simplecon kaj la lerneblecon de la lingvo estas evitinde (aŭ eĉ evitende?) aldoni novajn radikojn kiuj estas nur sinonimoj por ekzistantaj vortoj.
Klaus
Espi (プロフィールを表示) 2009年11月9日 20:55:05
fizikisto:Saluton Eddi,JES!

K-P