본문으로

ve al vi!

글쓴이: victornino, 2009년 11월 22일

글: 12

언어: Esperanto

victornino (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 7:43:07

Uzante la utilaĵon tiel nomata tekstaro, oni povas serĉi vortojn aŭ frazojn ene kelkaj popolaj esperantaj verkaĵoj.

Mi serĉis la esprimaĵon: "ve al vi!".

du demandojn:

- Kion ĝi signifas?
- Ĉu ekzistas listo el tipaj esperantaj esprimoj ie?

Chainy (프로필 보기) 2009년 11월 26일 오후 3:17:03

victornino:Uzante la utilaĵon tiel nomata tekstaro, oni povas serĉi vortojn aŭ frazojn ene kelkaj popolaj esperantaj verkaĵoj.

Mi serĉis la sprimaĵon: "ve al vi!".

du demandojn:

- Kion ĝi signifas?
- Ĉu ekzistas listo el tipaj esperantaj sprimoj ie?
Rigardu chi tien... Oficialaj Ekkriaj Vortetoj!

Ne forgesu la 'e' en la vorto 'Esprimo'! ridulo.gif

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 26일 오후 10:04:54

Ve al vi estas averta ekkrio en la biblio. Jen du ekzemploj:

Jesaja 5:8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!

Luko 11:52 Ve al vi, leĝistoj! ĉar vi forprenis la ŝlosilon de la scio.

victornino (프로필 보기) 2009년 11월 27일 오전 11:31:20

Chainy:
victornino:Uzante la utilaĵon tiel nomata tekstaro, oni povas serĉi vortojn aŭ frazojn ene kelkaj popolaj esperantaj verkaĵoj.

Mi serĉis la sprimaĵon: "ve al vi!".

du demandojn:

- Kion ĝi signifas?
- Ĉu ekzistas listo el tipaj esperantaj sprimoj ie?
Rigardu chi tien... Oficialaj Ekkriaj Vortetoj!

Ne forgesu la 'e' en la vorto 'Esprimo'! ridulo.gif
Dankon! ekkriaj vortetoj...ĉiutage ion novan

Ankaŭ dankon pro la rimarko pri la e-komenco. Mi kutimas erari memorante la komencajn es/s. Kaj eĉ kiam mi memoras ĉu ĉe iu vorto oni uzas "s", mi dubas ĉu meti "ŝ" aŭ "s".... ridulo.gif (ŝpari aŭ spari senkulpa.gif )

victornino (프로필 보기) 2009년 11월 27일 오전 11:38:24

Miland:Ve al vi estas averta ekkrio en la biblio. Jen du ekzemploj:

Jesaja 5:8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!

Luko 11:52 Ve al vi, leĝistoj! ĉar vi forprenis la ŝlosilon de la scio.
"ve" ŝajnas al mi multsenca vorto. Kiam mi spektis la filmserion "pastporto al la tuta mondo", mi miris pri la ofta apero de tiu vorteto. Tamen mi ne vidis ĝin tiel uzata.

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 27일 오후 12:34:16

victornino:"ve" ŝajnas al mi multsenca vorto. Kiam mi spektis la filmserion "pastporto al la tuta mondo", mi miris pri la ofta apero de tiu vorteto..
Vi pravas. Ve en moderna Esperanto (kiel vi vidis ofte en Pasporto) kutime estas krio de malĝojo.

La biblia esprimo ve al vi ne estas parto de la ofte uzata, nuntempa lingvo.

Rogir (프로필 보기) 2009년 11월 27일 오후 4:03:03

Ve ŝajnas al mi malforta, malfia versio de fek.

nikko (프로필 보기) 2009년 11월 27일 오후 4:17:06

Estus amuze eltrovi "Fek al vi!" en biblio.

Fek al ŝtelado, fek al mortigado, fek al samseksemumo! rideto.gif

Pli impresa.

russ (프로필 보기) 2009년 12월 17일 오전 10:57:41

nikko:Estus amuze eltrovi "Fek al vi!" en biblio.

Fek al ŝtelado, fek al mortigado, fek al samseksemumo! rideto.gif

Pli impresa.
Malpli imprese vidi kontraŭgejan sintenon en Esperantujo, kun sensenca komparo al ŝtelado kaj mortigado. malgajo.gif

darkweasel (프로필 보기) 2009년 12월 18일 오전 9:10:45

russ:
nikko:Estus amuze eltrovi "Fek al vi!" en biblio.

Fek al ŝtelado, fek al mortigado, fek al samseksemumo! rideto.gif

Pli impresa.
Malpli imprese vidi kontraŭgejan sintenon en Esperantujo, kun sensenca komparo al ŝtelado kaj mortigado. malgajo.gif
Sed la biblio ja - laŭsence, certe ne laŭvorte - diras ĝuste tion, ĉu ne?

다시 위로