Al la enhavo

akuzativo aŭ ne ?

de crescence, 2009-novembro-25

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-novembro-25 08:18:40

Saluton,

Kiel oni diras ?

- krimoj farantaj el ĉefurbo mortanta urbo



- krimoj farantaj el ĉefurbo mortantan urbon

Dankon

Crescence

Lémuel (Montri la profilon) 2009-novembro-25 08:59:42

Saluton
Se mi komprenas bone tiun, kiun vi volas diri (des crimes faisant de la capitale une ville morte ?), mi dirus :
krimoj farantaj ĉefurbon mortanta urbo.

sed ĝi estas nur mia opinio.

(Vi povas ankaŭ legi la paragrafon 85 sur la paĝo : http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec12...)

crescence:Saluton,

Kiel oni diras ?

- krimoj farantaj el ĉefurbo mortanta urbo



- krimoj farantaj el ĉefurbo mortantan urbon

Dankon

Crescence

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-novembro-25 09:10:06

Saluton!

Uzado: fari el io ion, do:

crescence:- krimoj farantaj el ĉefurbo mortantan urbon
Alia eblo: fari ion io, do:

krimoj farantaj ĉefurbon mortanta urbo

Kolonjano

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-novembro-25 09:10:09

Ignoru tiun afiŝon!

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-25 12:49:18

La Esperanta esprim-maniero estas pli rekta kaj simpla ol aliaj lingvoj. Ne nepras la plej komplikaj tensoj.
Miaopinie oni povus diri ekz Krimoj faras mortan urbon el ĉefurboKrimoj mortigas ĉefurbon!Ĉefurbo mortas pro krimoj.

crescence (Montri la profilon) 2009-novembro-25 17:46:18

Lémuel:Saluton
Se mi komprenas bone tiun, kiun vi volas diri (des crimes faisant de la capitale une ville morte ?), mi dirus :
krimoj farantaj ĉefurbon mortanta urbo.
Jes, ĝi estas tiu senco. Mi legis tiun frazon sen akuzativo. Tio min surprizis. Sed mi komprenas nun, ke ĝi estas la regulo de la predikativo.

Crescence[/quote][/quote]

crescence (Montri la profilon) 2009-novembro-25 17:47:57

Dankon al ĉiuj, pro ĉiuj interesaj respondoj !

Crescence

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-25 18:57:19

Miland:Krimoj mortas ĉefurbon!
Malĝuste. Krimoj mortigas ĉefurbon.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-26 12:12:52

Rogir: Krimoj mortigas ĉefurbon.
Prave, dankon. Redaktante la originan mesaĝon mi aldonis ankaŭ la ekzemplon
Ĉefurbo mortas pro krimoj.

Reen al la supro