前往目錄

akuzativo aŭ ne ?

貼文者: crescence, 2009年11月25日

訊息: 9

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2009年11月25日上午8:18:40

Saluton,

Kiel oni diras ?

- krimoj farantaj el ĉefurbo mortanta urbo



- krimoj farantaj el ĉefurbo mortantan urbon

Dankon

Crescence

Lémuel (顯示個人資料) 2009年11月25日上午8:59:42

Saluton
Se mi komprenas bone tiun, kiun vi volas diri (des crimes faisant de la capitale une ville morte ?), mi dirus :
krimoj farantaj ĉefurbon mortanta urbo.

sed ĝi estas nur mia opinio.

(Vi povas ankaŭ legi la paragrafon 85 sur la paĝo : http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec12...)

crescence:Saluton,

Kiel oni diras ?

- krimoj farantaj el ĉefurbo mortanta urbo



- krimoj farantaj el ĉefurbo mortantan urbon

Dankon

Crescence

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年11月25日上午9:10:06

Saluton!

Uzado: fari el io ion, do:

crescence:- krimoj farantaj el ĉefurbo mortantan urbon
Alia eblo: fari ion io, do:

krimoj farantaj ĉefurbon mortanta urbo

Kolonjano

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年11月25日上午9:10:09

Ignoru tiun afiŝon!

Miland (顯示個人資料) 2009年11月25日下午12:49:18

La Esperanta esprim-maniero estas pli rekta kaj simpla ol aliaj lingvoj. Ne nepras la plej komplikaj tensoj.
Miaopinie oni povus diri ekz Krimoj faras mortan urbon el ĉefurboKrimoj mortigas ĉefurbon!Ĉefurbo mortas pro krimoj.

crescence (顯示個人資料) 2009年11月25日下午5:46:18

Lémuel:Saluton
Se mi komprenas bone tiun, kiun vi volas diri (des crimes faisant de la capitale une ville morte ?), mi dirus :
krimoj farantaj ĉefurbon mortanta urbo.
Jes, ĝi estas tiu senco. Mi legis tiun frazon sen akuzativo. Tio min surprizis. Sed mi komprenas nun, ke ĝi estas la regulo de la predikativo.

Crescence[/quote][/quote]

crescence (顯示個人資料) 2009年11月25日下午5:47:57

Dankon al ĉiuj, pro ĉiuj interesaj respondoj !

Crescence

Rogir (顯示個人資料) 2009年11月25日下午6:57:19

Miland:Krimoj mortas ĉefurbon!
Malĝuste. Krimoj mortigas ĉefurbon.

Miland (顯示個人資料) 2009年11月26日下午12:12:52

Rogir: Krimoj mortigas ĉefurbon.
Prave, dankon. Redaktante la originan mesaĝon mi aldonis ankaŭ la ekzemplon
Ĉefurbo mortas pro krimoj.

回到上端