ไปยังสารบัญ

Kafo aŭ Teo???

จาก Donniedillon, 2 ธันวาคม 2009

ข้อความ 50

ภาษา: Esperanto

Halcyon (แสดงโปรไฟล์) 30 ธันวาคม 2009, 17:32:57

Mi ŝatas ambaŭ sed mi benzonas kafon vekiĝi okulumo.gif

Vilinilo (แสดงโปรไฟล์) 31 ธันวาคม 2009, 21:27:40

Malvarmegan negran teon. Kun citrono. rideto.gif

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 1 มกราคม 2010, 12:04:34

horsto:Laŭ mia kompreno oni povas ankaŭ diri:
"la nura kafo", vidu Revo. Ankaŭ en Krause "nura" signifas "bloß, alleinig".
Eble la "ununura kafo" estus pli klara.
Laŭ PMEG:
Nura = “nur de la montrita speco, pura”: Tio estis nura hazardo. (= Ĝi ne estis io alia ol hazardo.) Lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon.[M.168] (Ne necesis pli ol alproksimiĝo por kompromiti.) Ne konfuzu nura kun sola, kiu signifas “ne akompanata”: Ŝi sidas hejme sola en sia ĉambreto.[Rn.17] 2 estas la sola para primo.
Uzado de "nura" en la signifo de "sola" estas anglismaĉo (ĉar angle "only" kiel adverbo = nur, sed "only" kiel adjektivo = sola).

horsto (แสดงโปรไฟล์) 1 มกราคม 2010, 13:40:29

darkweasel:

La frazo estis:
La nura kafo, kiun mi ŝatas, estas kuba kafo kun sukero!
Do, nur de la montrita speco perfekte priskribas la signifon de tiu nura, nur la kuba kafo. La adjektivo ne esprimu, ke la kafo estas ne akompanata (sola).
Krome, kion ajn PMEG diras, ĉu la jena ne estas tute logika?
Mi trinkas nur tiun kafon.
Tiu estas la nura kafo kiun mi trinkas.

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 1 มกราคม 2010, 20:29:04

Kion vi pensas pri espreso-kafo kun konjakokulereto?

(La kulereto ne konsistas en konjako, sed en dura ŝtalo, la konjako estas antaŭe en la kulereto, poste en la kafo, kaj poste en la stomako)

astroly (แสดงโปรไฟล์) 2 มกราคม 2010, 02:25:07

Mi ne gustumis ankoraŭ espreso-kafon kun kulereto da konjako, sed baldaŭe mi faros tion, kaj sendos mian opinion pri tia trinkaĵo.
-ĝis-

victornino (แสดงโปรไฟล์) 2 มกราคม 2010, 19:46:33

Mi ŝategas ambaŭ trinkaĵojn, tamen lastatempe mi nur trikas teon.

Aliparte la tea mondo estas granda. Oni povus demandi: kian teon vi preferas? ridulo.gif

Dozorca (แสดงโปรไฟล์) 7 มกราคม 2010, 10:45:07

Mi ankau preferas ambaŭ trinkaĵojn, metene kafon,kaj vespere teon.

ceigered (แสดงโปรไฟล์) 7 มกราคม 2010, 11:14:10

Nigra teo = la plej bona. Neniuj "eble"oj aŭ "sed"oj lango.gif
aŭ Bobela Teo/Tapioka Teo (Eng, De, [url=http://zh.wikipedia.org/wiki/珍珠奶茶]中文[/url] kaj [url=http://ja.wikipedia.org/wiki/タピオカティー]日本語[/url])

jagxi (แสดงโปรไฟล์) 18 มกราคม 2010, 03:16:27

Kaj kafon kaj teon ambaŭ mi tre ŝatas.
Sed plej ofte mi trinkas verdan teon. Kompreneble sen sukero, nek kremo.

กลับไปด้านบน