Al la enhavo

dirlididi

de Azulreal, 2009-decembro-06

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Azulreal (Montri la profilon) 2009-decembro-06 11:13:55

Saluton al ĉiuj Lernu-uzantoj!

Ĉi-matene mi ricevis retpoŝte la jenan e-vorton kiel "vorto de la tago" de Lernu: "dirlididi", interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela.

Ĉu vi iam ajn aŭdis tian vorton? Ĉu vi kutimas uzi ĝin? Mi neniam antaŭe ĝin aŭdis! Kion vi opinias pri ĝi?

sal.gif

Continuum (Montri la profilon) 2009-decembro-06 11:19:45

Ankaŭ mi!! mi neniam aŭdis aŭ legis tiun vorton antaŭ demando.gif Estas komike kiel vorto rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-06 11:23:47

Ja tre stranga vorto. ReVo ne konas ĝin, ĉu PIV?

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-06 11:48:04

Mi ankaŭ neniam aŭdis ĝin. Krome, interjekcio kun -i ĉe la fino aspektas kiel verbo, tio konfuzigas, ĉu ne?
.
Mi serĉis la vorton en la vortaro de Krause, sed mi ne trovis ĝin, anstataŭe mi trovis la vorton dirndlo (germane: Dirndel), vorto kiu havas kvar sinsekvajn konsonantojn, nekredeble. shoko.gif

tommjames (Montri la profilon) 2009-decembro-06 12:14:45

Ŝajnas ke dirlididi aperis en malnova versio 11.0 de PMEG en 2002, en paĝoj ĉi tie kaj ĉi tie, sed la nuna versio ne enhavas ĝin. Eble Bertilo decidis ke ĝi estas ne sufiĉe ofte uzata por esti en PMEG, kaj li elprenis ĝin?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-06 15:04:04

horsto:vorto kiu havas kvar sinsekvajn konsonantojn, nekredeble. shoko.gif
vortprovizo? partpreni?

redakto: Pri la verbeco de tio: La vortaro de lernu! enhavas la jenan:

dirlididi (dirlidid·i)
interjekcio por esprimi ke oni taksas la ĵusan diraĵon bagatela

Ŝajnas tio esti eraro en la vortaro al mi, ĉar tiu skribo dirlidid·i supozas, ke temas pri verbo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-06 15:11:10

Ja oni ne devas uzi ĝin, nur ĉar ĝi estis vorto de la tago. Mi verŝajne neniam uzos ĝin.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-decembro-06 19:01:30

Ŝajnas al mi, ke dirlididi signifas "papperlapapp" en la germana (eble "fiddlesticks" en la angla demando.gif ). Sed mi interkonsentas kun darkweasel, ke la finaĵo estas malbona.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-decembro-06 20:20:59

fizikisto:Ŝajnas al mi, ke dirlididi signifas "papperlapapp" en la germana (eble "fiddlesticks" en la angla demando.gif ). Sed mi interkonsentas kun darkweasel, ke la finaĵo estas malbona.
mi dirlididas, vi dirlididas, li dirlididas... Eble oni ja povas uzi ĝi verbe lango.gif

IREN (Montri la profilon) 2009-decembro-07 00:03:05

darkweasel:Ja tre stranga vorto. ReVo ne konas ĝin, ĉu PIV?
Jes mi trovis ĝin.
dirlididi! Inter., uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela.

Reen al la supro