去目錄頁

dirlididi

Azulreal, 2009年12月6日

讯息: 19

语言: Esperanto

Azulreal (显示个人资料) 2009年12月6日上午11:13:55

Saluton al ĉiuj Lernu-uzantoj!

Ĉi-matene mi ricevis retpoŝte la jenan e-vorton kiel "vorto de la tago" de Lernu: "dirlididi", interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela.

Ĉu vi iam ajn aŭdis tian vorton? Ĉu vi kutimas uzi ĝin? Mi neniam antaŭe ĝin aŭdis! Kion vi opinias pri ĝi?

sal.gif

Continuum (显示个人资料) 2009年12月6日上午11:19:45

Ankaŭ mi!! mi neniam aŭdis aŭ legis tiun vorton antaŭ demando.gif Estas komike kiel vorto rideto.gif

darkweasel (显示个人资料) 2009年12月6日上午11:23:47

Ja tre stranga vorto. ReVo ne konas ĝin, ĉu PIV?

horsto (显示个人资料) 2009年12月6日上午11:48:04

Mi ankaŭ neniam aŭdis ĝin. Krome, interjekcio kun -i ĉe la fino aspektas kiel verbo, tio konfuzigas, ĉu ne?
.
Mi serĉis la vorton en la vortaro de Krause, sed mi ne trovis ĝin, anstataŭe mi trovis la vorton dirndlo (germane: Dirndel), vorto kiu havas kvar sinsekvajn konsonantojn, nekredeble. shoko.gif

tommjames (显示个人资料) 2009年12月6日下午12:14:45

Ŝajnas ke dirlididi aperis en malnova versio 11.0 de PMEG en 2002, en paĝoj ĉi tie kaj ĉi tie, sed la nuna versio ne enhavas ĝin. Eble Bertilo decidis ke ĝi estas ne sufiĉe ofte uzata por esti en PMEG, kaj li elprenis ĝin?

darkweasel (显示个人资料) 2009年12月6日下午3:04:04

horsto:vorto kiu havas kvar sinsekvajn konsonantojn, nekredeble. shoko.gif
vortprovizo? partpreni?

redakto: Pri la verbeco de tio: La vortaro de lernu! enhavas la jenan:

dirlididi (dirlidid·i)
interjekcio por esprimi ke oni taksas la ĵusan diraĵon bagatela

Ŝajnas tio esti eraro en la vortaro al mi, ĉar tiu skribo dirlidid·i supozas, ke temas pri verbo.

Rogir (显示个人资料) 2009年12月6日下午3:11:10

Ja oni ne devas uzi ĝin, nur ĉar ĝi estis vorto de la tago. Mi verŝajne neniam uzos ĝin.

fizikisto (显示个人资料) 2009年12月6日下午7:01:30

Ŝajnas al mi, ke dirlididi signifas "papperlapapp" en la germana (eble "fiddlesticks" en la angla demando.gif ). Sed mi interkonsentas kun darkweasel, ke la finaĵo estas malbona.

jan aleksan (显示个人资料) 2009年12月6日下午8:20:59

fizikisto:Ŝajnas al mi, ke dirlididi signifas "papperlapapp" en la germana (eble "fiddlesticks" en la angla demando.gif ). Sed mi interkonsentas kun darkweasel, ke la finaĵo estas malbona.
mi dirlididas, vi dirlididas, li dirlididas... Eble oni ja povas uzi ĝi verbe lango.gif

IREN (显示个人资料) 2009年12月7日上午12:03:05

darkweasel:Ja tre stranga vorto. ReVo ne konas ĝin, ĉu PIV?
Jes mi trovis ĝin.
dirlididi! Inter., uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela.

回到上端