پستها: 19
زبان: Esperanto
Azulreal (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2009، 11:13:55
Ĉi-matene mi ricevis retpoŝte la jenan e-vorton kiel "vorto de la tago" de Lernu: "dirlididi", interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela.
Ĉu vi iam ajn aŭdis tian vorton? Ĉu vi kutimas uzi ĝin? Mi neniam antaŭe ĝin aŭdis! Kion vi opinias pri ĝi?
Continuum (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2009، 11:19:45
darkweasel (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2009، 11:23:47
horsto (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2009، 11:48:04
.
Mi serĉis la vorton en la vortaro de Krause, sed mi ne trovis ĝin, anstataŭe mi trovis la vorton dirndlo (germane: Dirndel), vorto kiu havas kvar sinsekvajn konsonantojn, nekredeble.
tommjames (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2009، 12:14:45
darkweasel (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2009، 15:04:04
horsto:vorto kiu havas kvar sinsekvajn konsonantojn, nekredeble.vortprovizo? partpreni?
redakto: Pri la verbeco de tio: La vortaro de lernu! enhavas la jenan:
dirlididi (dirlidid·i)
interjekcio por esprimi ke oni taksas la ĵusan diraĵon bagatela
Ŝajnas tio esti eraro en la vortaro al mi, ĉar tiu skribo dirlidid·i supozas, ke temas pri verbo.
Rogir (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2009، 15:11:10
fizikisto (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2009، 19:01:30
jan aleksan (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2009، 20:20:59
fizikisto:Ŝajnas al mi, ke dirlididi signifas "papperlapapp" en la germana (eble "fiddlesticks" en la angla ). Sed mi interkonsentas kun darkweasel, ke la finaĵo estas malbona.mi dirlididas, vi dirlididas, li dirlididas... Eble oni ja povas uzi ĝi verbe
IREN (نمایش مشخصات) 7 دسامبر 2009، 0:03:05
darkweasel:Ja tre stranga vorto. ReVo ne konas ĝin, ĉu PIV?Jes mi trovis ĝin.
dirlididi! Inter., uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela.