Al la enhavo

Homework.

de SonicChao, 2007-marto-20

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

SonicChao (Montri la profilon) 2007-marto-20 20:59:44

Saluton!

Kiel vi dirus 'homework' en esperanton? Vi ricevas homework-n en lernejo. Ĝi ne estas en la vortaro de lernu. Kaj, ĝi ne estas ĉi tieĉi tie.

Bonvolu helpi min traduki ĉi tion vorton! ridulo.gif

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-20 21:07:28

Sal'

Vi dirus neniam ĉar la hundo manĝis ĝin! rido.gif La vorto estas "hejmtasko".

SonicChao (Montri la profilon) 2007-marto-20 21:32:50

Islander:Sal'

Vi dirus neniam ĉar la hundo manĝis ĝin! rido.gif La vorto estas "hejmtasko".
okulumo.gif

Kaj, dankon! ridego.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-21 10:32:15

"Hejmtasko" estas klara kaj komprenebla vorto. Sed la senco de la vorto estas "tasko de hejmo", kiu aspektas iomete malĝuste, iomete anglie. Ĝusta senco de la vorto estas tasko por plenumi hejme. Tial mi proponus plie - porhejma tasko.
Parenteze, ruse oni parolas "hejma tasko" - "домашняя работа".
sal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-21 11:51:23

hejmlaboro

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-21 14:13:12

Hejmlaboro (housework) pli signifas laŭ mi fari lesivejon kaj purigi la hejmon k.t.p., ion farita por la hejmo. Hejmtasko (homework) estas kion studentoj faras post la lernejo, ion farita en la hejmo.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-21 14:18:24

Islander:Hejmlaboro (housework) pli signifas laŭ mi fari lesivejon kaj purigi la hejmon k.t.p., ion farita por la hejmo. Hejmtasko (homework) estas kion studentoj faras post la lernejo, ion farita en la hejmo.
Mi komprenas. Respektive mi miskomprenis la demandon. Dankon ! rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-21 22:35:27

Islander:Hejmlaboro (housework) pli signifas laŭ mi fari lesivejon kaj purigi la hejmon k.t.p., ion farita por la hejmo. Hejmtasko (homework) estas kion studentoj faras post la lernejo, ion farita en la hejmo.
Mi trovis en vortaro la frazon "doni taskon al lernantoj por hejma laboro".
Jes, "hejma laboro" povas esti kiel purigo de hejmo, same tiel plenumado de tasko de instruisto. Tial Mielo pravas. Supre mi mem eraris, dum miaj lernojaroj mi faris hejmajn laborojn (mi skribis antaŭ respondo de leciono - Домашняя работа - Hejma laboro). Mi ankaŭ opiniis, ke ni povus plejrajte uzi "hejmtaskon".
Sed tasko estas tio, kion instruisto donas al ni por plenumi. Sed plenumado de la tasko estas "hejma laboro".

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-21 23:22:07

Ĉe la reta vortaro:

Hejmtasko: Tasko, kiun lernanto faras hejme aŭ ie ekster la lecionejo: mi alparolas studenton apud mi: „ĉu vi jam faris la hejmtaskojn?“

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-22 10:52:11

Islander: La vorto estas "hejmtasko".
Estimata Insulano! Vi pravas, mi eraris. Min interesas, kiel estas angle "hejma laboro"?
shoko.gif

Reen al la supro