לתוכן העניינים

Kial du "o" ?

של crescence, 9 בינואר 2010

הודעות: 38

שפה: Esperanto

Eddycgn (הצגת פרופיל) 11 בינואר 2010, 18:57:42

Rogir:Stultaĵoj, ĉu iu el vi vere pensas, ke aliaj ekuzos ĉiujn ĉi formojn? Certe mi ne, metroo sufiĉas por ĉia urba fervojo, kiu ne estas tramo.
Majstro, lasu al ni la plezuron de la diskuto!
Oni lernas ankaŭ se oni skribas stultaĵojn.
Gravas ke oni skribas. Sen timo kaj afable.

Rogir (הצגת פרופיל) 11 בינואר 2010, 19:24:56

Fakto estas, ke vi pli kaj pli bone skribas, do mi ĉesos plendi pri viaj diskutoj. sal.gif

Eddycgn (הצגת פרופיל) 11 בינואר 2010, 21:25:33

Rogir:Fakto estas, ke vi pli kaj pli bone skribas, do mi ĉesos plendi pri viaj diskutoj. sal.gif
Mi tre dankas por via atentemo.
Do se oni ne diskutus, la lernado estus iom teda por mi...
Amike
Eddi

darkweasel (הצגת פרופיל) 12 בינואר 2010, 18:04:04

Rogir:Stultaĵoj, ĉu iu el vi vere pensas, ke aliaj ekuzos ĉiujn ĉi formojn?
Mi ne serioze proponis UBAN/. Tamen, se en Esperanto mankus vorto por tiu koncepto, necesus enkonduki ĝin. Tamen ne mankas: "metroo"!
Rogir:Certe mi ne, metroo sufiĉas por ĉia urba fervojo, kiu ne estas tramo.
Tio estas eble kutimeca difino, sed ne la preciza difino de la respektiva internacia vorto. Mi opinias, ke PIV aldonu ĝin.

(Alia temo: vi uloj el Utrecht uzas niajn (Vienajn) iamajn metrotrajnojn por via tramo, ĉu ne? lango.gif)

Rogir (הצגת פרופיל) 12 בינואר 2010, 19:51:05

Tio povas esti, mi neniam vojaĝas per tiuj tramoj.

marcuscf (הצגת פרופיל) 25 בפברואר 2010, 19:37:46

Mi vidis la fotojn kiujn darkweasel sendis, kaj tute ne komprenis la diferencon inter trajno kaj metroo. Kaj ankaŭ ekzistas tramo! Ve!

darkweasel (הצגת פרופיל) 25 בפברואר 2010, 19:52:30

marcuscf:Mi vidis la fotojn kiujn darkweasel sendis, kaj tute ne komprenis la diferencon inter trajno kaj metroo. Kaj ankaŭ ekzistas tramo! Ve!
La distingo estas simpla:
- Metrooj ĉiam kuras plene sendepende de ĉia alia trafiko.
- Ĉeffervojoj povas havi vojkruciĝojn kun aŭta, pieda kaj alia trafiko.
- Tramoj kondutas laŭ la strattrafikaj leĝoj - ili normale kuras sur stratoj kaj devas atenti alian trafikon, tute kiel aŭtoj kaj busoj.

marcuscf (הצגת פרופיל) 25 בפברואר 2010, 20:31:47

Dankon! rideto.gif

לראש הדף