ข้อความ 37
ภาษา: Esperanto
crescence (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2010, 11:29:05
Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ? Kial tiu elekto ?
AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2010, 12:43:35
crescence:Saluton,Ne temas pri plurala finaĵo, adverboj ne havas pluralan formon. "Kaj" ankaŭ finas per "j". Ankaŭ ĝi ne estas pluralo.
Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ? Kial tiu elekto ?
crescence (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2010, 16:51:32
AlfRoland:"Kaj" ankaŭ finas per "j". Ankaŭ ĝi ne estas pluralo.Jes. Mi opinias, ke tiu finaĵo estis malbone elektata.
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2010, 17:42:51
KoLonJaNo (แสดงโปรไฟล์) 13 มกราคม 2010, 09:12:19
crescence:Saluton,La vorto plej ne estas pluralo de *ple.
Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ?
Kial tiu elekto ?Same kiel la vorton kaj, Z. verŝajne ĉerpis ankaŭ plej el la malnova greka lingvo.
Eble mi estas strangulo, sed mi neniam perceptis vortojn kiaj kaj, plej aŭ tuj kiel pluralojn.
Kolonjano
crescence (แสดงโปรไฟล์) 13 มกราคม 2010, 12:51:25
niko-tina:La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj!Ankaŭ por mi, malbona elekto.
KoLonJaNo (แสดงโปรไฟล์) 13 มกราคม 2010, 13:02:13
crescence:Por kiu krom vi?niko-tina:La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj!Ankaŭ por mi, malbona elekto.
Mi ne memoras, kiam mi lastfoje konfuziĝis pro tio, ke oni povus esti ankaŭ on-i kaj ili povus analiziĝi kiel il-i.
Kolonjano
patrik (แสดงโปรไฟล์) 13 มกราคม 2010, 13:56:58
Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 13 มกราคม 2010, 14:20:57
crescence:Tio veras ke ne ŝajnas logike :niko-tina:La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj!Ankaŭ por mi, malbona elekto.
Verbo : -i krom la personaj pronomoj
Adverbo : -e krom ...
Adjektivo : -a krom posedaj pronomoj
Pluralo : -j krom iuj vortoj ...
Eĉ ĉu tiuj ĉi ne "konfuzas" nin (krom eble komencantoj), tiuj estas esceptoj.
dimichxp (แสดงโปรไฟล์) 13 มกราคม 2010, 14:44:26
Frankouche:Eĉ ĉu tiuj ĉi ne "konfuzas" nin (krom eble komencantoj), tiuj estas esceptoj.Esceptoj el kio? Mi neniam aŭdis pri regulo 'ĉiu vorto finiĝanta per -i estas verbo'.