前往目錄

plej

貼文者: crescence, 2010年1月11日

訊息: 40

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2010年1月11日上午11:29:05

Saluton,

Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ? Kial tiu elekto ?

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年1月11日下午12:43:35

crescence:Saluton,

Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ? Kial tiu elekto ?
Ne temas pri plurala finaĵo, adverboj ne havas pluralan formon. "Kaj" ankaŭ finas per "j". Ankaŭ ĝi ne estas pluralo. okulumo.gif

crescence (顯示個人資料) 2010年1月11日下午4:51:32

AlfRoland:"Kaj" ankaŭ finas per "j". Ankaŭ ĝi ne estas pluralo. okulumo.gif
Jes. Mi opinias, ke tiu finaĵo estis malbone elektata.

Rogir (顯示個人資料) 2010年1月11日下午5:42:51

Eble por malsimiligi ĝin de pli? Tiu j neniam donis iun ajn problemon al mi.

niko-tina (顯示個人資料) 2010年1月12日下午11:26:09

La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj! Mi ne kunopinias kun vi. Mi pensas, ke la joj en "plej" kaj "kaj" ne kaŭzas miskomprenon.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2010年1月13日上午9:12:19

Saluton!

crescence:Saluton,

Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ?
La vorto plej ne estas pluralo de *ple.
Kial tiu elekto ?
Same kiel la vorton kaj, Z. verŝajne ĉerpis ankaŭ plej el la malnova greka lingvo.

Eble mi estas strangulo, sed mi neniam perceptis vortojn kiaj kaj, plejtuj kiel pluralojn.

Kolonjano

crescence (顯示個人資料) 2010年1月13日下午12:51:25

niko-tina:La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj!
Ankaŭ por mi, malbona elekto.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2010年1月13日下午1:02:13

Saluton!

crescence:
niko-tina:La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj!
Ankaŭ por mi, malbona elekto.
Por kiu krom vi?

Mi ne memoras, kiam mi lastfoje konfuziĝis pro tio, ke oni povus esti ankaŭ on-i kaj ili povus analiziĝi kiel il-i.

Kolonjano

patrik (顯示個人資料) 2010年1月13日下午1:56:58

Memoru, "plej" kaj la pronomoj estas radikoj senfinaĵaj. La "j" en "plej" kaj la "i" en la pronomoj estas NE la finaĵoj "-j" kaj "-i", sed estas parto de la radiko mem. Do, ne konfuziĝu pri tiuj.

Frankouche (顯示個人資料) 2010年1月13日下午2:20:57

crescence:
niko-tina:La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj!
Ankaŭ por mi, malbona elekto.
Tio veras ke ne ŝajnas logike :

Verbo : -i krom la personaj pronomoj
Adverbo : -e krom ...
Adjektivo : -a krom posedaj pronomoj
Pluralo : -j krom iuj vortoj ...

Eĉ ĉu tiuj ĉi ne "konfuzas" nin (krom eble komencantoj), tiuj estas esceptoj.

回到上端