글: 73
언어: Esperanto
Eddycgn (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 2:28:02
Mi kredas ke en ĉiu denaska lingvo estas alia malfacileco.
Por mi “sc”.
Kaj por vi?
Vi povas alklaki pli ol unu.
Se vi alklakas "aliaj literoj" bonvolu skribi kiajn literojn.
Aldono:
Pardonu min, mi volus skribi: litero, ne letero!
niko-tina (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 2:58:33
Eddycgn (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 3:01:01
niko-tina:Mankas al via konsulto la respondo "neniu" =)Ĝuste, do ne alklaku.
Tio estas tro malfrue por aldoni.
Hispanio (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 3:20:40
Sed nun neniu litero malfacilas por mi .
Eddycgn (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 3:36:00
Hispanio:Unue mia plej malfacile prononcebla litero estis ĵ.Mi kredas ke kelkajn literprononcojn povas lerni, aliaj ne.
Sed nun neniu litero malfacilas por mi .
Mi ne povas elparoli la hispanan/suditalan ruladan "r", nur la skrapita germanan/francan. Tio estas fizikakaŭze.
Mi rememoras ke mia patrino, je la aĵo de pli ol 50 jaroj volis lerni la germanan. Ŝi ne povis absolute elparoli "ö", "ü" kaj "c'h".
Mia patro povis, li naskiĝis en alia regiono.
fizikisto (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 3:52:43
Ankaŭ "ĥ" ne ĉiam prononciĝas kiel la germana "ch" - tiu estus pli facile por la svisoj.
niko-tina (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 3:53:12
Eddycgn:Mi parte malkonsentas pri tio. Eble ĉiu persono nur kontrolas kelkajn musklojn el sia buŝo kaj vizaĝo, kaj tiu ĉi kapablo estas evoluigita je la infaneco. Tamen ne ekzistas hispana/itala raso (ekzemple) kies membroj havas ekde sia naskiĝo eblon prononci kelkajn sonojn.Hispanio:Unue mia plej malfacile prononcebla litero estis ĵ.Mi kredas ke kelkajn literprononcojn povas lerni, aliaj ne.
Sed nun neniu litero malfacilas por mi .
Mi ne povas elparoli la hispanan/suditalan ruladan "r", nur la skrapita germanan/francan. Tio estas fizikakaŭze.
Fizikakaŭze jes. Sed ne biologie herede.
Eddycgn (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 4:07:19
niko-tina:Pardonu do mi malkonsentas.
Mi parte malkonsentas pri tio. Eble ĉiu persono nur kontrolas kelkajn musklojn el sia buŝo kaj vizaĝo, kaj tiu ĉi kapablo estas evoluigita je la infaneco. Tamen ne ekzistas hispana/itala raso (ekzemple) kies membroj havas ekde sia naskiĝo eblon prononci kelkajn sonojn.
Fizikakaŭze jes. Sed ne biologie herede.
En la nordo de italujo havas multaj homoj (la plejparte) kiuj ne prononcas la "r" rulita sed kiel la francoj. Oni nomas tion "erre moscia (mola ro)". Ni demandu anglojn, ĉinojn aŭ francojn se ili povas elparoli la "r" kiel hispanioj.
Radio~! (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 4:57:39
Mi konsentas ke estas neniu korpa kialo kial mi ne povu prononci ĝin bone. Do, mi esperas ke iun tagon mi sukcesos. Sed nuntempe mi kapablas prononci r nur laŭ la angla maniero.
Kiam mi estis komencanto, mi opiniis ke tio eble ne tro gravas. Post kiam mi komencis partopreni internaciajn renkontiĝojn, mi tamen ekkomprenis kiom la ĝusta prononco fakte gravas por ke homoj bone komprenu.
Ekzemple, kiam oni renkontas novajn Esperantistojn, ili tre ofte demandas, "En kiu lando vi loĝas?". Antaŭ kelkaj jaroj mi respondintus "Mi loĝas en Britio". Tamen baldaŭ mi rimarkis ke kiam ajn mi tion diras, homoj pludemandas "Kie?", kaj eble nur post la tria ripeto de la frazo, ili ekkomprenas pri kiu lando temas.
Nun, do, mi ĉiam respondas ke mi loĝas en Anglio - tiu evitas la problemon Kaj mi neniam priskribus ion ajn per la vorto "terura", ĉar amikoj certe primokus min. Devas esti "malbonega"
astroly (프로필 보기) 2010년 1월 13일 오후 5:43:59
Mankas al via konsulto la respondo "neniu" =)Ŝajnas al mi ke la homoj kiuj parolas hispana
lingvon denaske, havas neniun malfacilaĵon por paroli Esperante.
Ĝis