Kwa maudhui

Prononco

ya Eddycgn, 13 Januari 2010

Ujumbe: 61

Lugha: Esperanto

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 2:28:02 alasiri

Kiuj literoj kaŭzas al vi problemojn de prononco en esperanto?
Mi kredas ke en ĉiu denaska lingvo estas alia malfacileco.
Por mi “sc”.
Kaj por vi?

Vi povas alklaki pli ol unu.
Se vi alklakas "aliaj literoj" bonvolu skribi kiajn literojn.

Aldono:
Pardonu min, mi volus skribi: litero, ne letero!

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 3:01:01 alasiri

niko-tina:Mankas al via konsulto la respondo "neniu" =)
Ĝuste, do ne alklaku.
Tio estas tro malfrue por aldoni.

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 3:20:40 alasiri

Unue mia plej malfacile prononcebla litero estis ĵ.

Sed nun neniu litero malfacilas por mi rideto.gif.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 3:36:00 alasiri

Hispanio:Unue mia plej malfacile prononcebla litero estis ĵ.

Sed nun neniu litero malfacilas por mi rideto.gif.
Mi kredas ke kelkajn literprononcojn povas lerni, aliaj ne.
Mi ne povas elparoli la hispanan/suditalan ruladan "r", nur la skrapita germanan/francan. Tio estas fizikakaŭze.
Mi rememoras ke mia patrino, je la aĵo de pli ol 50 jaroj volis lerni la germanan. Ŝi ne povis absolute elparoli "ö", "ü" kaj "c'h".
Mia patro povis, li naskiĝis en alia regiono.

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 3:52:43 alasiri

Por mi, "eŭ" estas malfacile prononcebla. En la germana ankaŭ ekzistas "eu", sed oni prononcas ĝin kiel "oj".
Ankaŭ "ĥ" ne ĉiam prononciĝas kiel la germana "ch" - tiu estus pli facile por la svisoj.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 4:07:19 alasiri

niko-tina:
Mi parte malkonsentas pri tio. Eble ĉiu persono nur kontrolas kelkajn musklojn el sia buŝo kaj vizaĝo, kaj tiu ĉi kapablo estas evoluigita je la infaneco. Tamen ne ekzistas hispana/itala raso (ekzemple) kies membroj havas ekde sia naskiĝo eblon prononci kelkajn sonojn.
Fizikakaŭze jes. Sed ne biologie herede.
Pardonu do mi malkonsentas.
En la nordo de italujo havas multaj homoj (la plejparte) kiuj ne prononcas la "r" rulita sed kiel la francoj. Oni nomas tion "erre moscia (mola ro)". Ni demandu anglojn, ĉinojn aŭ francojn se ili povas elparoli la "r" kiel hispanioj. sal.gif

astroly (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 5:43:59 alasiri

niko-tina skribis :
Mankas al via konsulto la respondo "neniu" =)
Ŝajnas al mi ke la homoj kiuj parolas hispana
lingvon denaske, havas neniun malfacilaĵon por paroli Esperante.

Ĝis

N244 (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 6:02:53 alasiri

Kiel denaska parolanto de la angla kun skota akĉento, mi normale prononcas l kiel la 'malhela' velara sono, sed mi plejofte prononcas ĝin ĝuste 'hele'. Sed, kiam aperas mikso de la literoj l kaj r, mi estas preskaŭ devigata prononci la l en mia denaska maniero.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 6:56:17 alasiri

Hmmm! Mi forgesis la "L" en mia listo!

KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2010 7:21:59 alasiri

Saluton!

Eddycgn:Kiuj leteroj kaŭzas al vi problemojn de prononco en esperanto?
Memoru: "Unu litro de tiu supo enhavas sufiĉe da nudelaj literoj por skribi leteron per ili."

Eddycgn:Mi kredas ke en ĉiu denaska lingvo estas alia malfacileco.
Mi mem devas klopodi prononci la literon r tiel, ke ankaŭ negermanlingvano perceptas ĝin.

Kolonjano

Kurudi juu