Повідомлення: 61
Мова: Esperanto
Eddycgn (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 14:28:02
Mi kredas ke en ĉiu denaska lingvo estas alia malfacileco.
Por mi “sc”.
Kaj por vi?
Vi povas alklaki pli ol unu.
Se vi alklakas "aliaj literoj" bonvolu skribi kiajn literojn.
Aldono:
Pardonu min, mi volus skribi: litero, ne letero!
Eddycgn (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 15:01:01
niko-tina:Mankas al via konsulto la respondo "neniu" =)Ĝuste, do ne alklaku.
Tio estas tro malfrue por aldoni.
Hispanio (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 15:20:40
Sed nun neniu litero malfacilas por mi
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Eddycgn (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 15:36:00
Hispanio:Unue mia plej malfacile prononcebla litero estis ĵ.Mi kredas ke kelkajn literprononcojn povas lerni, aliaj ne.
Sed nun neniu litero malfacilas por mi.
Mi ne povas elparoli la hispanan/suditalan ruladan "r", nur la skrapita germanan/francan. Tio estas fizikakaŭze.
Mi rememoras ke mia patrino, je la aĵo de pli ol 50 jaroj volis lerni la germanan. Ŝi ne povis absolute elparoli "ö", "ü" kaj "c'h".
Mia patro povis, li naskiĝis en alia regiono.
fizikisto (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 15:52:43
Ankaŭ "ĥ" ne ĉiam prononciĝas kiel la germana "ch" - tiu estus pli facile por la svisoj.
Eddycgn (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 16:07:19
niko-tina:Pardonu do mi malkonsentas.
Mi parte malkonsentas pri tio. Eble ĉiu persono nur kontrolas kelkajn musklojn el sia buŝo kaj vizaĝo, kaj tiu ĉi kapablo estas evoluigita je la infaneco. Tamen ne ekzistas hispana/itala raso (ekzemple) kies membroj havas ekde sia naskiĝo eblon prononci kelkajn sonojn.
Fizikakaŭze jes. Sed ne biologie herede.
En la nordo de italujo havas multaj homoj (la plejparte) kiuj ne prononcas la "r" rulita sed kiel la francoj. Oni nomas tion "erre moscia (mola ro)". Ni demandu anglojn, ĉinojn aŭ francojn se ili povas elparoli la "r" kiel hispanioj.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
astroly (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 17:43:59
Mankas al via konsulto la respondo "neniu" =)Ŝajnas al mi ke la homoj kiuj parolas hispana
lingvon denaske, havas neniun malfacilaĵon por paroli Esperante.
Ĝis
N244 (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 18:02:53
Eddycgn (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 18:56:17
KoLonJaNo (Переглянути профіль) 13 січня 2010 р. 19:21:59
Eddycgn:Kiuj leteroj kaŭzas al vi problemojn de prononco en esperanto?Memoru: "Unu litro de tiu supo enhavas sufiĉe da nudelaj literoj por skribi leteron per ili."
Eddycgn:Mi kredas ke en ĉiu denaska lingvo estas alia malfacileco.Mi mem devas klopodi prononci la literon r tiel, ke ankaŭ negermanlingvano perceptas ĝin.
Kolonjano