Al la enhavo

Arkaismoj kaj neologismoj.

de magnifico94, 2010-januaro-15

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-15 20:01:18

Vi skribu tie ĉi la esperantajn arkaismojn kaj neologismojn, kiuj vi konas.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-15 21:43:53

ĥameleona?
paleozoiko?

neologismo:
drono?

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-16 01:50:53

Ĉu ne drono estas la ago de droni?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-18 12:40:05

Rogir:Ĉu ne drono estas la ago de droni?
La dronoj per kiuj la usonanoj bombardas la talibanojn(*)

(*) Hmmm, ankaŭ tiu estas neologismo

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-18 17:46:20

Talibano ne estas nova vorto, ĝi estas propra nomo. Kaj por tiuj maŝinoj mi mem uzus la vorton flugroboto.

Espi (Montri la profilon) 2010-januaro-18 21:55:49

Saluton!

Ĉu iu konas sencon de la vortradiko dron-?

Kio estu dron/o? demando.gif

"Flugroboto" eblas kaj estas certe komprenata.
Eble: nepilotita aviadiloflugmaŝino?

Bonvolu ne kompliki Esperanton troe!
Uzu ekzistantaĵojn!

Amike
Espi

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-19 11:58:54

Bone, ni havas tri alternativojn:
flugroboto
nepilotita aviadilo
flugmaŝino
rido.gif

PS talibano signifas "lernanto" aŭ "disĉiplo", ĉu ne?

Espi (Montri la profilon) 2010-januaro-19 12:13:23

Eddycgn:Bone, ni havas tri alternativojn:
flugroboto
nepilotita aviadilo
flugmaŝino
rido.gif

PS talibano signifas "lernanto" aŭ "disĉiplo", ĉu ne?
Saluton Eddi,

1. jes, laŭ tio, kia precize vi deziras priskribi la aĵojn.
Ĉar ĉefe via vidalvidulo komprenu vin!

2. Talibano: Jes, laŭ araba talib = disĉiplo.

Amike
Espi

jagxi (Montri la profilon) 2010-januaro-20 09:42:00

Pri neologismo.

Ĉu oni ankoraŭ uzas 'Sa'-n kaj 'Sal'-n ansutataŭ 'Saluton'? Antaŭe mi ofte vidis ilin, sed lastatempe ne.

Kaj 'na'. Mi lastatempe eksciis, ke ĝi signifas 'al (iu homo)'. Ĉu oni ofte uzas ĝin?

Volatile (Montri la profilon) 2010-januaro-20 11:09:25

Nu, "na" fakte ne tute signifas 'al (iu homo)" , sed pli-malpli estas uzata anstataŭ la n-finaĵo kiam ĝi ne eblas.
Mi ekzemple diras "na firefox" anstataŭ "(la) programon firefox" aŭ simile. Multaj nomoj sonas/aspektas strange enmetita la n-finaĵon, kaj pro tio mi pli-malpli ofte uzas na 'na'. ridulo.gif

Reen al la supro