前往目錄

Arkaismoj kaj neologismoj.

貼文者: magnifico94, 2010年1月15日

訊息: 31

語言: Esperanto

magnifico94 (顯示個人資料) 2010年1月15日下午8:01:18

Vi skribu tie ĉi la esperantajn arkaismojn kaj neologismojn, kiuj vi konas.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月15日下午9:43:53

ĥameleona?
paleozoiko?

neologismo:
drono?

Rogir (顯示個人資料) 2010年1月16日上午1:50:53

Ĉu ne drono estas la ago de droni?

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月18日下午12:40:05

Rogir:Ĉu ne drono estas la ago de droni?
La dronoj per kiuj la usonanoj bombardas la talibanojn(*)

(*) Hmmm, ankaŭ tiu estas neologismo

Rogir (顯示個人資料) 2010年1月18日下午5:46:20

Talibano ne estas nova vorto, ĝi estas propra nomo. Kaj por tiuj maŝinoj mi mem uzus la vorton flugroboto.

Espi (顯示個人資料) 2010年1月18日下午9:55:49

Saluton!

Ĉu iu konas sencon de la vortradiko dron-?

Kio estu dron/o? demando.gif

"Flugroboto" eblas kaj estas certe komprenata.
Eble: nepilotita aviadiloflugmaŝino?

Bonvolu ne kompliki Esperanton troe!
Uzu ekzistantaĵojn!

Amike
Espi

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月19日上午11:58:54

Bone, ni havas tri alternativojn:
flugroboto
nepilotita aviadilo
flugmaŝino
rido.gif

PS talibano signifas "lernanto" aŭ "disĉiplo", ĉu ne?

Espi (顯示個人資料) 2010年1月19日下午12:13:23

Eddycgn:Bone, ni havas tri alternativojn:
flugroboto
nepilotita aviadilo
flugmaŝino
rido.gif

PS talibano signifas "lernanto" aŭ "disĉiplo", ĉu ne?
Saluton Eddi,

1. jes, laŭ tio, kia precize vi deziras priskribi la aĵojn.
Ĉar ĉefe via vidalvidulo komprenu vin!

2. Talibano: Jes, laŭ araba talib = disĉiplo.

Amike
Espi

jagxi (顯示個人資料) 2010年1月20日上午9:42:00

Pri neologismo.

Ĉu oni ankoraŭ uzas 'Sa'-n kaj 'Sal'-n ansutataŭ 'Saluton'? Antaŭe mi ofte vidis ilin, sed lastatempe ne.

Kaj 'na'. Mi lastatempe eksciis, ke ĝi signifas 'al (iu homo)'. Ĉu oni ofte uzas ĝin?

Volatile (顯示個人資料) 2010年1月20日上午11:09:25

Nu, "na" fakte ne tute signifas 'al (iu homo)" , sed pli-malpli estas uzata anstataŭ la n-finaĵo kiam ĝi ne eblas.
Mi ekzemple diras "na firefox" anstataŭ "(la) programon firefox" aŭ simile. Multaj nomoj sonas/aspektas strange enmetita la n-finaĵon, kaj pro tio mi pli-malpli ofte uzas na 'na'. ridulo.gif

回到上端