Till sidans innehåll

Idiomo aŭ idiotismo?

av arcxjo, 17 januari 2010

Meddelanden: 3

Språk: Esperanto

arcxjo (Visa profilen) 17 januari 2010 16:01:45

Kio estas la ĝusta vorto por la frazo, havanta sencan signifon nur en unu lingvo? Ĉu tio estas idiomoidiotismo?
Ĉi tio konfuzas min, ĉar "idiotismo" ŝajnas al mi kiel 'ismo de idiotoj', kaj "idiomo" laŭvortare signifas regiona dialekto. demando.gif

KoLonJaNo (Visa profilen) 17 januari 2010 16:05:12

Saluton!

arĉjo:Kio estas la ĝusta vorto por la frazo, havanta sencan signifon nur en unu lingvo? Ĉu tio estas idiomoidiotismo?
Ĉi tio konfuzas min, ĉar "idiotismo" ŝajnas al mi kiel 'ismo de idiotoj', kaj "idiomo" laŭvortare signifas regiona dialekto. demando.gif
La vorto estas idiotism-o.

Kolonjano

arcxjo (Visa profilen) 17 januari 2010 16:15:58

Rigardinte la etimologion, mi jam komprenas. Dankon por via rapida respondo, Kolonjano! sal.gif

Amike.

Tillbaka till toppen