إلى المحتويات

Navi

من Eddycgn, 6 فبراير، 2010

المشاركات: 35

لغة: Esperanto

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 9 فبراير، 2010 5:53:42 م

Eddycgn:
Se vi legas la diskuton de retejo "La Bona Lingvo" (Biri/Navigi/Navigacii), indikita per Chainy, ŝajnas ke "navigilo" estas malpli bona ol "navigaciilo", se mi ĝuste komprenis.
Ŝajnas, ke ankaŭ ReVo preferas navigaci/ anstataŭ navig/, do vi estas prava.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 9 فبراير، 2010 7:48:06 م

darkweasel:Ŝajnas, ke ankaŭ ReVo preferas navigaci/ anstataŭ navig/, do vi estas prava.
Kiel vi scias, ke ReVo preferas 'navigacii'? ReVo nur diras, ke ili estas la samaj, ĉu ne?

Sed mi rimarkis, ke nur 'navigaci/' estas en la Akademia Vortaro. "Navig/" estas verŝajne pli moderna evoluo. Vikipedio uzas 'navig/' kaj en ReVo estas kelkaj citaĵoj el Monato kun tiu ĉi versio.

Leporino (عرض الملف الشخصي) 9 فبراير، 2010 9:44:31 م

En la vortaro Krause mi legas:
navigaci|o, auch navigado Navigation ...

Kial do ni ne povas diri navigadilo? (Ilo por la navigado.) demando.gif

Kruko (عرض الملف الشخصي) 11 فبراير، 2010 8:21:30 ص

En la vortaro Itala-Esperanto mi legas: "satelita navigilo"

Leporino (عرض الملف الشخصي) 18 فبراير، 2010 2:30:20 م

O kej, mi diros navigilo ekde nun. rido.gif

عودة للاعلى