Al la enhavo

"ne devas..."

de Junpe, 2010-februaro-14

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2010-februaro-14 23:45:24

"Mi ne devas fari tion". Ĉu tio signifas ke mi ne bezonas fari tion, aŭ ke mi ne havas permeson fari tion?demando.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2010-februaro-15 01:53:31

Junpe:"Mi ne devas fari tion". Ĉu tio signifas ke mi ne bezonas fari tion, aŭ ke mi ne havas permeson fari tion?demando.gif
Tio povas signifi ambaŭ ideojn. Tiel mi tion vidas.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-februaro-15 02:09:34

Saluton!

Junpe:"Mi ne devas fari tion". Ĉu tio signifas ke mi ne bezonas fari tion, aŭ ke mi ne havas permeson fari tion?demando.gif
PMEG pri la logika senco de ne devi:

Mi ne devas fari tion. = Mi ne bezonas fari tion. aŭ: Ne estas necese, ke mi faru tion.

Ŝajnas ke, por eviti miskomprenojn, estas konsilinde uzi iun el la dirmanieroj dekstre de la egalsigno anstataŭ devi kun ne.

Kolonjano

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-15 11:18:38

Laŭ PMEG la problemo estas, ke Zamenhof uzis ne devi mallogike en la senco de devi ne. Nuntempe ŝajne kelkaj homoj ankoraŭ uzas ne devi sammaniere, dum la plimulto uzas ĝin laŭ logiko, tial povus estiĝi miskomprenoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-15 13:22:28

Estas certe pli bone laŭlogike uzi ne devi kaj devi ne, ĉar alie Esperanto ne plu estus logika lingvo.

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-15 13:55:48

darkweasel:Estas certe pli bone laŭlogike uzi ne devi kaj devi ne, ĉar alie Esperanto ne plu estus logika lingvo.
Kompreneble, Esperanto ja ankaŭ post Zamenhof evoluas kaj pliboniĝas!

Junpe (Montri la profilon) 2010-februaro-15 23:21:36

Dankon!

Do oni povas diri "Mi devas ne fari tion." Interese!

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2010-februaro-23 05:38:51

Ĉu estas vere ke jam plejmulto uzas "ne devi" kaj "devi ne" logike, relative?

gyrus (Montri la profilon) 2010-februaro-23 16:04:43

Esperanto havu verbon similan je la germana "dürfen", kiu signifas "permesiĝi fari", kaj "nicht dürfen" ĉiam signifas "devi ne fari", kaj "nicht müssen" ĉiam signifas "ne bezoni fari", do havi similan verbon forigus ĉi Esperantan problemon. La problemo de la malsameco de "ne devi" kaj "devi ne" estas tiel eta, ke homoj ofte ne rimarkas, ke ili faras ĝin, sed se alia verbo ekzistus, la problemo pli rekoniĝus, laŭ mi.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-23 16:46:58

gyrus:Esperanto havu verbon similan je la germana "dürfen"
Ĝi havas. Tiu verbo estas rajti. (Iuj proponis la verbon *darfi - de la Ida verbo darfar, kiu baziĝas sur la germana radiko darf- uzata en iuj verbformoj de dürfen) - sed ĝi ne establiĝis.)

Reen al la supro