Contribuții/Mesaje: 9
Limbă: Esperanto
Junpe (Arată profil) 14 februarie 2010, 23:45:24

Hispanio (Arată profil) 15 februarie 2010, 01:53:31
Junpe:"Mi ne devas fari tion". Ĉu tio signifas ke mi ne bezonas fari tion, aŭ ke mi ne havas permeson fari tion?Tio povas signifi ambaŭ ideojn. Tiel mi tion vidas.
KoLonJaNo (Arată profil) 15 februarie 2010, 02:09:34
Junpe:"Mi ne devas fari tion". Ĉu tio signifas ke mi ne bezonas fari tion, aŭ ke mi ne havas permeson fari tion?PMEG pri la logika senco de ne devi:
Mi ne devas fari tion. = Mi ne bezonas fari tion. aŭ: Ne estas necese, ke mi faru tion.
Ŝajnas ke, por eviti miskomprenojn, estas konsilinde uzi iun el la dirmanieroj dekstre de la egalsigno anstataŭ devi kun ne.
Kolonjano
horsto (Arată profil) 15 februarie 2010, 11:18:38
darkweasel (Arată profil) 15 februarie 2010, 13:22:28
horsto (Arată profil) 15 februarie 2010, 13:55:48
darkweasel:Estas certe pli bone laŭlogike uzi ne devi kaj devi ne, ĉar alie Esperanto ne plu estus logika lingvo.Kompreneble, Esperanto ja ankaŭ post Zamenhof evoluas kaj pliboniĝas!
Junpe (Arată profil) 15 februarie 2010, 23:21:36
Do oni povas diri "Mi devas ne fari tion." Interese!
gyrus (Arată profil) 23 februarie 2010, 16:04:43
darkweasel (Arată profil) 23 februarie 2010, 16:46:58
gyrus:Esperanto havu verbon similan je la germana "dürfen"Ĝi havas. Tiu verbo estas rajti. (Iuj proponis la verbon *darfi - de la Ida verbo darfar, kiu baziĝas sur la germana radiko darf- uzata en iuj verbformoj de dürfen) - sed ĝi ne establiĝis.)