Więcej

Hajko en Esparanto?

od dyale, 20 lutego 2010

Wpisy: 106

Język: Esperanto

Eddycgn (Pokaż profil) 31 maja 2010, 21:39:27

Por la mortigitaj


Hodiaŭ pacon
Mi deziras por homoj
De ĉiuj religioj...

Ja bonvolu nun
Ne pafi al alian
Do brakumi vin

Aŭ Palestino,
Aŭ Izrael’ nomiĝas,
Vi estas ĉiuj nur

Filoj de tiu ter’.
Nur un’ mondon ni havas,
Kunpartoprenu !

Miland (Pokaż profil) 1 czerwca 2010, 00:34:30

*Bonvolu forigi*

patrik (Pokaż profil) 16 października 2010, 11:00:43

Mi revenas~! rido.gif

Hajko:
Blanka post sablo
malvarma, jen aperas
eroj de koloro.
(banala, eble) lango.gif

Senrjuoj:
Sonoras krie
violono de l' koro
post am' vundita.


Salivplenas vi,
ĉe la buso, freneze...-
VEEEEEEEEEEE!!! ESTAS RABI'!!!


rido.gif lango.gif

palaman (Pokaż profil) 1 listopada 2010, 20:07:22

Malnova lago.
Rano saltis enakven.
La plaŭd' en silent'

(Pardonu, ŝajnas esti plagiato) okulumo.gif

Nu, jen la alia:

Jen, ĉe la Kruco
memoras mi pri hejmo.
Pereas la kor'

Eddycgn (Pokaż profil) 3 maja 2011, 21:59:50

Tio ne estas mia hajko, tamen mi tradukis al itala

L' olda lageto
Malgranda rano ensaltas
La plaŭdado de l'akvo.

Itale (Silaboj 5/8/7)

Vecchio laghetto,
la ranocchietta si tuffa
il gorgoglio dell'acqua
...

Ergazomai (Pokaż profil) 6 maja 2011, 10:56:40

Tiu estas unu el miaj unuaj hajkoj en Esperanto ridulo.gif

En la ĝardeno
Ros' aperas silente.
Nokto lazura.

(Bonvolu atenti ke estas "roso", ne "rozo") ridulo.gif

Wróć do góry