Meddelelser: 106
Sprog: Esperanto
patrik (Vise profilen) 9. mar. 2010 14.23.43
zan:@patrikHmm, "dodoicu" ankaŭ estas interesa. Kaj dankon por via aprezo.
Viaj hajkoj havas karakteron. Al mi ili donis novan impreson.
Tanagao interesis min. Mi pensis, ke tanagao pli taŭgas ol hajko por Esperanto. Malfacile estas krei esperante verson per nur 5 silaboj.
En japanio ekzistas(is?) "dodoicu", 7/7/7/5-silaba humura poezio.
Jen alia:
"Kvazaŭknabaĉaj
nian mondon detruos
uloj kavmensaj."
zan (Vise profilen) 10. mar. 2010 08.04.36
Plaĉas al mi viaj hajkoj. Ne tradicie sed signifoplene.
Hodiaŭa hajko:
Tiu ĉi mateno
blankas tra la kurteno.
Ho! Marta neĝo!
Estis neĝo tio,kion mi vidis hieraŭ vespere en la lumo. Malofte neĝas en marto.
Estas plezuro
hajko de Esperanto
Bonvolu provi!
mariezou (Vise profilen) 10. mar. 2010 08.32.27
mi esperas, ke vi ne forgesis voĉdoni por esperanto sur
http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_e...
Restas nur 1 tago. Rapidu!
Marie Anne.
Eddycgn (Vise profilen) 10. mar. 2010 11.37.56
mariezou:Saluton al ĉiuj,Mi voĉdonis, sed change.org sendas spamojn ĉiutage al retpoŝtadreso... tre ĝenante!
mi esperas, ke vi ne forgesis voĉdoni por esperanto sur
http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_e...
Restas nur 1 tago. Rapidu!
Marie Anne.
Kial ĉesigi tion?
Eddi
Eddycgn (Vise profilen) 10. mar. 2010 11.45.02
Via vizaĝo
en romantika nokto
kiel luno splendas
Mi nun kisas vin
delikata anĝelo
al la lunlumo
patrik (Vise profilen) 10. mar. 2010 14.24.12
zan:@patrikMu ĵus eltrovis, ke miaj poemoj ne estas hajkoj, sed estas fakte senrjuoj. Tre bonegas scii tion.
Plaĉas al mi viaj hajkoj. Ne tradicie sed signifoplene.
Jen mia unua "vera" hajko:
"Nun, la tervapor'
nazon jukigas sange --
sur tero, infer'."
Tervaporo [tagaloge, "alimuom"] estas ia vaporo leviĝanta el la grundo, kiam oni ŝutas akvon al varmega grundo. Laŭ ni, tio estas naŭziga. Nun, ke someraĉas ĉe mi nun...
Aliaj senrjuoj:
"Tajpi babile
ameme, plendediĉe --
amik-soifo."
"Ni forkuru de
la mondo detruota --
Aŭtun' la fina!"
Kaj tiu ĉi resumo estas legenda por hajko-amantoj: Hajko - Historio kaj Arto
Abras (Vise profilen) 10. mar. 2010 19.18.17
La mezregulo, al stultulo
estas vojo sen oro.
Sed moderulo kaj saĝulo
Tenas ĝin en la koro
zan (Vise profilen) 12. mar. 2010 00.09.30
@patrik
Jes, "hajkeca" hajko bezonas sezonon. Kaj sezono dependas de loĝlando. Esperanton uzas homoj de la mondo. Do, kiam oni skribas hajkecan hajkon, pli bone estas iom da noto.
'Jam baldaŭ floros.'
Videblas malproksime
arboj sur bordo
Arboj estas sakuro. Oni atendas la disfloradon.
"Senrju"ecaj hajkoj:
Serĉante vorton,
per nekutima lingvo
mi skribas hajkon.
Eĉ komencanto
povas esti hajkisto!
Mi fanfaronas.
Eddycgn (Vise profilen) 12. mar. 2010 10.44.38
Mi ne komprenas la vorton "mezregulo", kiel vi tradukas angle au france?
@zan
Ĉu en la japana vi kalkulas en hajko "tsu" kiu ne estas vere elparolata, kiel silabo?
Ekz. "Den-wa-shi-tsu" (telefonbudo)
Dankon
Abras (Vise profilen) 12. mar. 2010 16.10.43
Eddycgn:@abrasĜi signifas laŭvorte en angla, "middle rule" -- la mez-regulo. Mi volis alporti la "golden mean"-on (la ora mezo) al la menso de la leganto.
Mi ne komprenas la vorton "mezregulo", kiel vi tradukas angle au france?